Maĵoretojparadistinojdefilistinoj estas dancistinoj en uniformoj, marŝantaj kaj dancantaj laŭ marŝ-muziko kaj turnantaj bastonon en la mano.

Grupo de maĵoretoj

Ilia parada marŝo defilanta tra stratoj kaj placoj ofte malfermas solenaĵojn, ekz. kongresojn, festivalojn, futbalajn matĉojn k.s.

La marŝo kaj danco de maĵoretoj fariĝis moderna sporto, en kiu okazas ankaŭ konkursoj. La soldatan uniformon ofte anstataŭas vesto simila al baleta kostumo kaj ankaŭ la soldatan blovmuzikon elpuŝas pli modernaj muzikaj ĝenroj.