Madagaskara pigonajtingalo

(Alidirektita el Madagaskara ŝamao)

La Madagaskara pigonajtingaloMadagaskara ŝamao (Copsychus albospecularis) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj (iam en Turdedoj) kaj genro Copsychus kiu enhavas speciojn kun longaj vostoj kaj nigraj supraj partoj. El tiu genro plej parto de la specioj loĝas en Azio, kelkaj en Afriko kaj multaj specioj estas endemioj en insuloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Madagaskara pigonajtingalo
Madagaskara pigonajtingalo, masklo
Madagaskara pigonajtingalo, masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Copsychus
Specio: C. albospecularis'
Copsychus albospecularis
(Eydoŭ kaj Gervais, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu ĉi estas specio tre simila al la proksime parenca Orienta pigonajtingalo, kiu estas azia specio, dum tiu estas endemismo de Madagaskaro. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

La Madagaskara pigonajtingalo havas nigrajn suprajn partojn kaj bruston tre kontraste kun blankaj subaj partoj kaj marko en flugiloj ne tiom markata kiel ĉe la Orienta pigonajtingalo. La kruroj estas malhelgrizaj.

Literaturo redakti