Dyscophus antongilii

(Alidirektita el Madagaskara tomatorano)

La Madagaskara tomatoranoruĝa bufo de Madagaskaro (Dyscophus antongilii) estas specio de ranoj de la familio Mikrohiledoj.

Defenda sinteno de Dyscophus antongilii el Madagaskaro.

Priskribo redakti

Inoj estas multe pli grandaj ol maskloj, kaj atingas ĝis 10.5 cm kaj 230 g de pezo (6.5 cm kaj 41 g ĉe maskloj).[1] Tomatoranoj ŝuldas sian nomon al la posedo de vibra, oranĝruĝa koloro.[2] Inoj estas multe pli grandaj ol maskloj kaj havas pli brilajn nuancojn de ruĝa aŭ oranĝa koloro en siaj dorsoj, kun pala subsurfaco.[3] Kelkaj individuoj havas ankaŭ nigrajn punktojn sur la gorĝo.[2] Oni supozis ke la brilaj koloroj de la tomatorano funkcias kiel avertilo al eblaj predantoj ke tiuj ranoj estas venenaj;[4] fakte blanka substanco sekreciita el la haŭto funkcias kiel gluo por forigi predantojn (kiaj serpentoj) kaj povas produkti alergian reagon ĉe homoj.[2][3]

Habitato kaj distribuado redakti

Endemia de Madagaskaro, la tomatorano troviĝas en la nordorieno de la insulo ĉirkaŭ la Golfo Antongil (el kiu ili ricevis sian specian nomon, antongilii),[4] kaj suden al Andevoranto.[3] La preciza distribuado de tiu specio estas neklara tamen, pro konfuzo kun la tre proksime rilata D. guineti.[5]

La tomatorano reproduktiĝas en neprofundaj lagetoj, marĉoj kaj areoj de malrapida akvo. Tiuj ranoj troviĝas el marnivelo al altaĵoj de ĉirkaŭ 200 metroj.[3] Ties naturaj habitatoj estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj, riveroj, marĉoj, nesalakvaj marĉoj, intermitaj nesalakvaj marĉoj, plugebla tero, plantejoj, ruraj ĝardenoj, urbaj areoj, tre degraditaj iamaj arbaroj, flakoj, kaj kanaloj.

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-13. Alirita 2017-03-13.
  2. 2,0 2,1 2,2 Dyscophus antongilii. AmphibiaWeb.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Conservation spotlight: Tomato Frogs. University of Michigan.
  4. 4,0 4,1 Tomato Frog. Woodland Park Zoo. Arkivita el la originalo je 23a de Marto, 2009. Arkivigite je 2009-03-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-23. Alirita 2017-03-13.
  5. Arkive profile Arkivigite je 2013-12-05 per la retarkivo Wayback Machine.