Marie Louise Mignot

(Alidirektita el Madame Denis)

Marie-Louise Mignot nome Madame Denis (Parizo, 12-a de februaro 1712 - Parizo, 10-a de aŭgusto 1790), estis la nevino kaj kunulino de Voltaire.

Marie Louise Mignot
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1712 (1712-02-12)
en Parizo
Morto 10-an de aŭgusto 1790 (1790-08-10) (78-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo muzikistoverkisto
vdr

Biografio redakti

Filino de Pierre-François Mignot, senjoro de Mortigny, reĝa konsilisto, kaj de Marguerite-Catherine Arouet, fratino de Voltaire, ŝi estis celo de partikulara rilato de tiu laste menciita. Post la morto de sia patrino en 1726, ŝia onklo adoptis ŝin kaj klopodis edzinigi ŝin. Ŝi malakceptis bonan proponon de la filo de Madame de Champbonin, preferante edziniĝi pro amo kun Nicolas-Charles Denis, oficiro kaj kavaliro, la 25-an de februaro 1738 en Parizo. Seniluziita, Voltaire malgrandigis ŝian doton kaj malakceptis ĉeesti al la nupto.

Post la frua morto de la ĵusa edzo la 12-an de aprilo 1744, Voltaire reazilis sian nevinon ĉe li, kaj faris ŝin lia mastrumistino. Ili komencis amorajn rilatojn. Marie-Louise instaliĝis kun li ĉe la strato Traversière, sed ŝi ne sekvis lin kiam Voltaire foriris por vivi ĉe la kortego de Frederiko la 2-a.

Multaj jaroj pasis kaj ŝi ne retrovis lin ĝis Ferney, kie la filozofo estis akirinta bienon. En 1768, pro violenta disputo, Voltaire forpelis Marie-Louise. La rilatoj sekvis, spite la cirkonstancojn. Voltaire ne povis forgesi Émilie du Châtelet, sian amatinon-fratinon, filozofo kiel li; Marie-Louise ne kaŝis siajn rilatojn kun aliaj nobeloj kiaj Baculard d'Arnaud kaj Jean-François Marmontel.

En 1778, post la reveno de Voltaire al Parizo, ŝi instaliĝis kun li ĉe la partikulara hejmo de Charles de Villette kiun Voltaire edzigis la antaŭan jaron, spite lian samseksemon, kun sia protektitulino Reine-Philiberte Rouph de Varicourt, kiun li nomigis per la nomo «Belle et Bonne» (bela kaj bona) kiun Marie-Louise adoptos kelkajn jarojn poste.

Marie-Louise reedziniĝis en Parizo la 8-an de januaro de 1780 kun François du Vivier, primilita funkciulo, dek tri jarojn pli juna ol ŝi.

Marie-Louise Mignot povis inspiri la rolulon de Kunegonda, en Kandido. Ŝi ludis muzikon per klaviceno.

Bibliografio redakti

  • André Magnan, « Pour Marie-Louise Denis », Cahiers Voltaire nº 1, 2002.
  • Élisabeth Badinter, « Le viol de Mme Denis : hypothèse ou roman ? », Cahiers Voltaire nº 3, 2004.
  • André Magnan, « “Mes très chers et très aimables enfants...”. Une lettre inédite de Voltaire à ses neveux Denis », Cahiers Voltaire nº 4, 2005.
  • Jean Stern, Belle et Bonne : Reine-Philiberte de Varicourt, une fervente amie de Voltaire (1757-1822), Hachette, Paris, 1938 (OCLC 83060284)
  • Voltaire, L'Affaire Paméla. Lettres de Monsieur de Voltaire à Madame Denis, de Berlin, rééd. Paris-Méditerranée avec une présentation d'André Magnan

Eksteraj ligiloj redakti