Madraso Kukeldaŝ

historia madraso en Taŝkento

La Madraso Kukeldaŝ estas grava arkitektura monumento en Taŝkento. Ĝi estis konstruita en la 1570-aj jaroj dum la regado de ĥano Abdullah la 2-a, reganto de la Ĥanlando Buĥaro. La konstruon detale supervidis lia veziro Kukeldaŝ, al kiu ĝi ŝuldas sian nomon. Hindaj konstrulaboristoj konstruis la konstruaĵon. Estinte difektita per pluraj sismoj, rekonstruo de la konstruaĵo komenciĝis en 1977. La historia madraso konsideriĝas unu el la plej gravaj vidindaĵoj de la urbo.

Madraso Kukeldaŝ
Madrasa [+]
Koordinatoj41° 19′ 24″ N, 69° 14′ 10″ O (mapo)41.32333333333369.236111111111Koordinatoj: 41° 19′ 24″ N, 69° 14′ 10″ O (mapo)

Estiĝo1569

Madraso Kukeldaŝ (Uzbekio)
Madraso Kukeldaŝ (Uzbekio)
DEC

Map
Madraso Kukeldaŝ
Vikimedia Komunejo:  Kukeldash Madrasah (Tashkent) [+]
vdr
stato de 2006, post fino de la rekonstruo

La ĉefa enirejo de la madraso, do islamlernejo, estas 19,7 m alta. La pordo kondukas al la korto. La korto estas ĉirkaŭita de duetaĝa studenta loĝejaro, kiu konsistas el 38 spartanaj ĉambroj ("hiĝr"), ĉiu en amplekso de 2 oble 2 metroj. Ĉiu individua studenta loĝejo konsistis el du partoj: ĉambro kaj "ajvan" (la niĉo por la enirejo). En tia studenta loĝejo loĝis du ĝis tri studentoj.

Post kiam la urbo ekapartenis al la Cara Imperio, la madrasao estis konvertita en karavanejon en la 18-a jarcento, tiam ĝi funkciis kiel fortikaĵo. En la 20-a jarcento, post starigo de Sovetunio ĝi estis muzeo, unue de ateismo, kaj poste de popolmuziko. En la 1990-aj jaroj, la konstruaĵo fariĝis madraso denove. Nun ĝi estas uzata kiel moskeo.

la strata fasado en 2019
la verda ena korto en 2014