Maduko

genro de plantoj

Maduko[1] (latine Madhuca) estas genro el la familio sapotacoj, kreskante en suda Azio.

Uzoj redakti

Floroj manĝeblas, ĉu nekuiritaj, ĉu kuiritaj, ankaŭ metitaj en kukoj. Ankaŭ brandon oni elfaras el ili, sed ĝi konservas la malbonodoron de la floroj. Ofte sovaĝaj bestoj tiel, kiel ŝakaloj,, Ursoj, ktp frandas tiuj florojn, kaj okazas, ke la floroj fenmentinte an la stomako de la urso, tiu iĝas ebria.

La fruktoj estas tradicie utiligitaj de la Adivasioj (praindiĝenaj triboj de Hindio), la karno kiel manĝon, la oleo elpresigita el la fruktonuksoj por lampoleo, kaj kuiroleo. Industrie tiu oleo uzatas enHindio for elfaro de sapo. Nun esploroj plenumatas cele uzi ĝin kiel bilogia dieselmotora hejtmaterialo.

Specioj redakti

La specio Madhuca longifolia, kaŭze ioma malcerteco pri klasado de la sapotacoj, ĝi estas ankaŭ konata kiel Madhuca indica kaj Bassia latifolia. En Hindio tiu arbo konatas kiel:

Madhuka Sanskrito sanskrite
Illipe tamile
Ippi telugue
Mahuda guĝarate
maŭa en aliaj norhindaj lingvoj
kaj en Eŭropo kiel "hinda buterarbo"

Ĝi estas vulgare plantita ĉie tra Hinda duoninsulo. Ĝi estas alta arbo, povas esti 20 metrojn alta, kun larĝa laŭbo. Folioj kunligas branĉofine, po 7-20 centimetrojn longaj, kaj 3–7 cm larĝaj, elipsoformaj, facile vilaj kiam junaj, senharaj pliposte. Folioj defalas dum vintro. Floroj aperas kutime kiam la arbo estas senfolia.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti