Mahienur Al-Masri

egipta advokatino kaj homrajta aktivulino

Mahienur Al-Masri (arabe ماهينور المصري, ankaŭ latinliterigata Mahienour El-Massry), estas advokatino kaj homrajta aktivulino el Aleksandrio en Egiptio. Engaĝita sur la aktivisma sceno en la marborda urbo ekde la mezo de la 2000-aj jaroj, ŝi en januaro 2014 estis juĝita je du jaroj en malliberejo pro malobservo de la kontestata protesta leĝo de Egiptio antaŭ havi ŝian punon reduktita al ses monatoj: La juna aktivulino partoprenis en protesto la 3-an de decembro 2013 por postuli justecon por Ĥaled Saed, la viro kiu estis torturita al morto en junio 2010 kaj poste iĝis unu el la simboloj de la egipta revolucio de 2011. Ŝi estis liberigita en Septembro 2014, nur por esti juĝita pro malsama pagendaĵo, en majo 2015, kiam sub la prezidanteco de Mohamed Morsi, ŝi kaj grupo de advokatoj komencis sidstrikon antaŭ policejo en Aleksandrio, postulante oficialan pardonpeton de la Ministerio de Interno koncerne la vundon de ilia kunadvokato ĉe la manoj de policanaro. La advokatoj tiam estis arestitaj kaj akuzitaj je provo de rompoŝtelo en la policejon. Malkondamniga aŭdigo por ŝi kaj ŝiaj kolegoj estis farita en decembro 2015 sed estis malsukcesa. Ŝi estis deklarita malliberulo de konscienco fare de Amnestio Internacia.

Mahienur Al-Masri
Persona informo
Naskiĝo 7-an de januaro 1986 (1986-01-07) (38-jaraĝa)
en Aleksandrio
Lingvoj arabaegipt-araba
Ŝtataneco Egiptio
Alma mater Universitato de Aleksandrio
Okupo
Okupo advokato • homrajta aktivulo • verkistoĵurnalisto
vdr

Denove ŝi estis arestita la 22-an de septembro 2019 kaj estis liberigita nur en julio 2021. En 2021 la ĉeĥia homrajta organizaĵo Člověk v tísni ("homo en bezono") honorigis ŝin per la premion Homo Homini, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero.

Referencoj redakti