Maik Meyer

Germana astronomo

Maik MEYER estas germana amatora astronomo, naskiĝinta en 1970 en Frauenstein. Profesie li laboras ĉe la firmao pri metrologiaj instrumentoj Taylor Hobson en Weiterstadt.

Li deklaris, ke sia pasio por astronomio rezultas de la romanoj de Jules Verne kaj de la televida serio Star Trek.

Malkovroj redakti

Fakulo pri kometoj, lia malkovris la periodan kometon 312P/NEAT,[1] 40 kometojn SoHO en 2000 kaj la grupon da kometoj, kiu portas lian nomo.

La 31-an de decembro 2019, li hipotezis, ke la ne-periodaj kometoj C/2019 Y4 (ATLAS) kaj C/1844 Y1 (Granda Kometo de 1844) devenus, pro disiĝo, de la sama patra korpo.[2]

La 3-an de marto 2020, li establis kongruon inter la kometo 12P/Pons-Brooks kaj la kometoj C/1457 A1 kaj C/1385 U1, kiu do rezultus de antaŭaj aperoj de sama objekto.[3]

Li estas kreditita de Minor Planet Center de la malkovro de 16 asteroidoj en 2002[4] sub la nomo de M. Meyer.

La asteroido 52005 Maik estis nomita en lia honoro.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Maik Meyer en la itala Vikipedio.