Maimana (perse kaj paŝtoe ميمنه, foje ankaŭ latinliterigata MajmanaMejmaneh, MaymanaMeymaneh) estas urbo en la nordo de Afganio. La urbo estas la administra centro de la provinco Farjab. Laŭ takso en la jaro 2006 Maimana havis proksimume 67 800 loĝantojn (laŭ la lasta oficiala censo, antaŭ jam pli ol 30 jaroj, en 1979 temis nur pri 38 251).

Maimana
ميمنه
setlejo
Administrado
Lando  Afganio
Provinco provinco Farjab
Demografio
Loĝantaro 67 800  (takso de 2006)
Geografio
Geografia situo 35° 56′ N, 64° 45′ O (mapo)35.93333333333364.75Koordinatoj: 35° 56′ N, 64° 45′ O (mapo)
Alto 877 m [+]
Horzono UTC+4:30
Maimana (Afganio)
Maimana (Afganio)
DEC
Maimana
Maimana
Situo de Maimana

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maymana [+]
vdr

Maimana situas proksimume 420 kilometrojn nordokcidente de la urbo Kabulo, proksime de la limo al Turkmenio. La urbo situas 877 metrojn super la marnivelo, ĉe la norda flanko de la montoĉeno Torkestan. La moneteca regiono estas fekunda kaj kompare al aliaj regionoj de Afganio nekutime verda.

la urba valo de Maimana en aprilo 2006
la urba valo de Maimana en aprilo 2006