Maja HAGERMAN (naskiĝinta la 3-an de februaro 1960) estas sveda ĵurnalisto, verkisto kaj redaktoro. Ŝi skribis sep librojn pri historio de sia lando kaj faris dokumentajn filmojn por televido de Svedio. Antaŭe ŝi laboris en radio de Svedio. Nuntempe ŝi laboras en Helsinko. Ŝi publikigis sian unuan libron en 1982. Ŝiaj plej notindaj libroj estas Spåren av kungens män ("La spuroj de la reĝaj viroj", 1996), Det rena landet (2006) kaj Käraste Herman ("Plej kara Herman", 2015). En Det rena landet ("la pura lando") Hagerman memorigas la leganton pri tio, ke en Svedio estis kredata mito pri arja raso pli ol en iu ajn alia lando kaj en Universitato de Upsalo agis eĉ plu en la 1950-aj jaroj rashigiena instituto, kiu difinis ekzemple finnojn kaj sameojn pli malbonaj pro raso kaj aranĝis devajn steriligojn kaj plu dum 1960-aj jaroj en svedaj lernejoj kaj armeo oni donis rashigienan scion por ke la pura skandinava raso ne miksas kun ekzemple finnoj kaj sameoj. Poste ŝi daŭrigis skribon pri tiu temo skribante la librojn Käraste Herman ("Plej kara Herman") kaj Minnesbrunnen: Om helgon, skallmätare och hotet mot demokratin ("Memoriga fonto: Pri sanktuloj, kraniaj mezuriloj kaj la minaco al demokratio").

Maja Hagerman
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1960 (1960-02-03) (64-jaraĝa)
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • televida produktoro • verkisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr