Maja Wolny (naskiĝis en 1976 en Kielce) estas pola verkistino, ĵurnalistino, dramistino kaj kuratoro de ekspozicioj.

Maja Wolny
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1975 (1975-11-30) (48-jaraĝa)
en Kielce
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Biografio redakti

Kiel doktoro pri homscienco kaj pola filologio ŝi defendis sian doktoran tezon "Język sukcesu we współczesnej polskiej komunikacji publicznej pod kierunkiem" (La lingvo de sukceso en la nuntempa pola publika komunikado) sub la superrigardo de Jerzy Bralczyk ĉe la fakultato de ĵurnalismo kaj politika scienco de la universitato de Varsovio en 2003.

Ŝi vivis en Belgio dum multaj jaroj, kie ŝi administris la Orient-Eŭropan Centron Post Viadrina[1]. En la jaroj 2010-2015 ŝi estis la direktoro de la belga fiŝmuzeo NAVIGO, kie ŝi organizis multajn ekspoziciojn dediĉitajn al la ligoj inter kulturo, literaturo kaj la maro[2].

Ŝi akiris fifamecon pro la kontestita ekspozicion "Zeerotica"[2] ("Erotiko de la Maro") de 2011. En 2015-2016 ŝi verkis kontriubaĵojn por la retejo de flandra radio kaj televido (VRT).

En 2016 kaj 2017 ŝi vojaĝis sole al Siberio, kolektante materialojn por la romano Powrót z Północy (Reveno el la Nordo). En la sekvaj jaroj, ŝi daŭrigis ekspediciojn al Azio kiu rezultis en vojaĝtaglibro publikigita en 2020 kun elementoj de la raportaĵo Pociąg do Tybetu (Trajno al Tibeto), en kiu ŝi priskribas trajnan vojaĝon de Varsovio al Lasao, inkluzive de veturo per la tibeta fervojo[3].

Post kiam Rusio invadis Ukrainion kaj Vladimir Putin anoncis la tn. partan mobilizadon, Wolny estis unu el la malmultaj aŭtoroj en la mondo, kiuj vojaĝis al Rusio por paroli kun rusoj de ĉiuj aĝoj, edukaj niveloj kaj opinioj pri ilia lando, la milito en Ukrainio, kial ili ne ribelas, kaj kiel ili rigardas Eŭropon, vojaĝoj pri kiu ŝi estis intervjuita[4]. Ŝi publikigis korespondadon el ĉi tiu lando en la polaj publikaĵoj Onet, Polityka kaj la belga taggazeto De Standaard[5]. En januaro 2023, Maja Wolny estis detenita ĉe la pola-belorusa landlimo kaj ricevis 20-jaran malpermeson eniri Belorusion. En oktobro 2023, la vojaĝlibro "Trajno al la Imperio - Vojaĝoj tra la nuntempa Rusio” (pole: Pociąg do Imperium) estis publikigita dokumentante tiujn ekspediciojn.

Verkaro (elekto) redakti

Ŝi verkis romanojn, raportaĵojn kaj teatraĵojn,

En 2019 estis publikigita la romano "Jasność" (Brilo), en kiu ŝi aludas al Brexit kiam oni parolas pri la efikoj de klimata ŝanĝo [6] kaj kiu estis la unua klimatfikcia romano en la pola lingvo [7].

La romano Czarne liście (Nigraj Folioj), kiu prezentas la sorton de la pol-juda fotistino Julia Pirotte kaj la temon de la Kielce-pogromo, montriĝis kiel trarompo por la proza verkaro de Wolna [8]. La belga taggazeto De Standaard priskribis ĝin kiel unu el la plej bonaj libroj de 2017 [9] .

Romanoj redakti

  • (2009) Kara; eld. Prószyński i S-ka
  • (2010) Dom tysiąca nocy (Domo de mil noktoj), Prószyński i S-ka
  • (2016) Czarne liście (Nigraj folioj), Eldonejo Czarna Owca
  • (2017) Księgobójca (Libromurdisto), eld. Wydawnictwo Czarna Owca
  • (2018) Powrót z Północy (Reveno el la Nordo), eEldonejo Czarna Owca, 2018)
  • (2019) Jasność (Brilo), eld. WAM/Mando
  • (2022) Wolny Klątwa, Eldonejo Świat Książki

Nefikcio redakti

  • (200) Kronika śmierci przedwczesnych (Kroniko de trofruaj mortoj), kun Piotr Sarzyński, eld. Iskry
  • (2020) Pociąg do Tybetu (Trajno al Tibeto), eld. WAM/Mando, tradukita al la nederlanda sub la titolo "De trein naar Tibet - in het spoor van Alexandra David-Neel"
  • (2023) Pociąg do Imperium (Trajno al la Imperio - vojaĝi tra la nuntempa Rusio), tradukita al la nederlanda sub la titolo "De trein naar het Imperium"

Referencoj redakti

  1. (pl) Echa Polonijne, polonia.be [alirita 2018-10-17] .
  2. 2,0 2,1 (nl) Maes M, Zeerotica, erotische primeur in Oostduinkerks Visserijmuseum, "Het Nieuwsblad" [alirita 2018-10-17]
  3. (pl) Katarzyna Gurmińska, Coś dla tych, którzy już planują wakacje. „Pociąg do Tybetu” zabierze was w niezwykłą podróż ( Io por tiuj, kiuj jam planas siajn feriojn. "Trajno al Tibeto" kondukos vin en elektrordinaran vojaĝon, Wprost, la 3-an de junio 2020 [alirita 2020-08-04]
  4. Unu el ili estis tradukita kaj publikigita de la rusa portalo Inosmi.ru
  5. (nl) Dwars door Poetinland, De Standaard [alirite 2023-01-12]
  6. (en) Into the darkness: writer uses post-apocalyptic Britain as grim metaphor for Brexit, thefirstnews.com [alirite 2019-09-18]
  7. (pl) Jakubowiak M., Syndrom końca świata, „Książki” (5 (38)), listopad 2019, s. 83, ISSN 2083-3881.
  8. (pl) "Nigraj Folioj" kaj malfacila historio, kiun necesas prilabori, "PolskieRadio.pl" [alirita 2018-10-17] .
  9. (nl) Wat zijn volgens u de beste boeken van 2017?, "De Standaard" [alirita 2018-10-17]

Eksteraj ligiloj redakti