Majid Tavakoli

homrajta aktivulo

Majid Tavakoli aŭ plene esperante Maĝid Tavakoli (perse مجید توکلی) estas politika aktivulo en Irano. En 2009 la ĉeĥia homrajta organizaĵo Člověk v tísni ("homo en bezono") honorigis lin kaj la kunaganton Abdollah Momeni per la premio Homo Homini, aljuĝata al homoj, kiuj defendas demokration kaj homajn rajtojn en ekzempla maniero.

Maĝid Tavakoli
مجید توکلی
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1986 (1986-05-22) (37-jaraĝa)
en Ŝirazo
Ŝtataneco Irano
Alma mater teknologia universitato Amirkabir
Okupo
Okupo politika aktivisto
vdr

Li kutimis esti membro de la Islama Studenta Asocio ĉe la Teknologia Universitato Amirkabir de Teherano, kie li studis ŝipkonstruadon. Li estis arestita almenaŭ kvar fojojn fare de la irana Ministerio de Inteligenteco, unufoje en 2006, poste en februaro 2009 kaj en decembro 2009 post la studentaj protestoj super la pridisputata prezidanta baloto de junio 2009. Denove li estis arestita dum la iranaj protestoj post la morto de Mahsa Amini en septembro 2022 - 22-jara protestantino, kiu estis arestita pro tio ke ŝi laŭdire portis la hiĝabon tro loze, montrante iom da haroj, kaj mortis en la policejo pro frakasita kranio.