Majstro Arnoldo (mortinta en 1308) estis post Majstro Gerardo la dua kolonja katedralkonstruestro. En 1271 li estis menciita kie nova katedrala konstruestro.[1] Li estis katedralkonstruestro de 1295 ĝis 1301 laŭ ADB[2], ekde 1280 post Hasak.[3] Dum sia epoko oni povis instali la unuajn altarojn en la ĥorkapelojn. Fine de la 13-a jarcento oni enemetis la unuajn plumbokadrajn vitralojn.[4]

La okcidenta fasado verŝajne estas la verko de Majstro Arnoldo, la dua kolonja katedralkonstruestro.

Li havis filon el sia unua geedzeco, Johano, kiu fariĝis lia posteulo. La farmaniero de liaj ornamriparoj malkaŝas, ke ankaŭ Arnoldo estis lerninta en Francujo.[5]

Literaturo redakti

  • Paul Clemen (eldoninto): Der Dom zu Köln (= Die Kunstdenkmäler der Rheinprovinz. Band 6, Teil III). Represaĵo de la 2-a, pliampleksigita eldono, Duseldorfo, 1938. Duseldorfo Schwann 1980, ISBN 3-590-32101-6
  • Herbert Rode: Gerhardus. In: Neue Deutsche Biographie (NDB), volumo 6, Duncker & Humblot, Berlino 1964, ISBN 3-428-00187-7, p. 272
  • Johann Jakob Merlo: Geschichte der Kölner Dombaumeister (= Nr. 75 der Jahrbücher des Vereins von Alterthumsfreunden im Rheinlande), 1883
  • Max Hasak: Der Dom zu Köln, Berlin 1911, S. 55ff
  • Wilhelm Adolf Schmidt: Arnold von Köln. In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB), volumo 1, Duncker & Humblot, Lepsiko 1875, p. 582

Referencoj redakti

  1. Herbert Rode: Gerhardus. In: Neue Deutsche Biographie (NDB), volumo 6, Duncker & Humblot, Berlino 1964, ISBN 3-428-00187-7, p. 272
  2. Wilhelm Adolf Schmidt: Arnold von Köln. In: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB), volumo 1, Duncker & Humblot, Lepsiko 1875, p. 582.
  3. Hasak, Dom, p.79
  4. Clemen, Dom, p.56
  5. Hasak, Dom, p.83