Johano de Kolonjo (1270–1331)

Johano de Kolonjo (naskiĝinta proksimume 1270 en Kolonjo; mortinta la 15-an de marto 1331 samurbe) estis la tria katedralkonstruestro ĉe la katedralo de Kolonjo. En lia epoko oni konsekris la 27-an de septembro 1322 la ĥorejon.

Johano de Kolonjo
Persona informo
Naskiĝo proks. 1270
en Kolonjo
Morto 15-an de marto 1331 (1331-03-15)
en Kolonjo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo Konstruestro
vdr

La filo de la dua kolonja katedralkonstruestro Majstro Arnoldo laboris verŝajne en Freiburg kaj Strasburgo kiel submajstro kaj aktivis jam proksimume 1296 sub sia patro ĉe la katedralkonstrua metiejo je Kolonjo. Jam antaŭ 1308 li postsekvis sian patron en la posteno de la katedrala konstruestro de Kolonjo. Li estis edzo de Megtilda de Sailecgin, kun kiu li havis naŭ gefiloj.

Dum lia verkoperiodo ekestis la altovolbo kaj la kontraŭforta sistemo. Ankaŭ la novan planon por la fasado oni atribuas al li (aŭ ankaŭ al lia posteulo Rutger). La fasado estis altigata, plistriktigata kaj ricevis anstataŭ la ĝis tiam plantitajn kvin nur ankoraŭ tri[1].

Johano eble ankaŭ kunlaborus kiel skulptisto pri la grandaj akvosputiloj kaj pri la reliefornamaĵo de la ĥorseĝaro. La suda turo de la fasado kaj la flanknavo de la laŭlonga domo estis ekkonstruata sub lia direktado.

Kiam la nefinita katedralo en la 19-a jarcento estis plukonstruota, oni konsideris la mezepokan fasadoplanon remalkovritan de Sulpiz Boisserée.[2]

Literaturo redakti

  • Johann Jakob Merlo: Meister Johann. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB), volumo 14, Duncker & Humblot, Lepsiko 1881, p. 460.
  • Max Hasak: Der Dom des heiligen Petrus zu Köln am Rhein. Berlino 1911, S. 83–98.
  • Paul Clemen (eldoninto): Der Dom zu Köln (= Die Kunstdenkmäler der Rheinprovinz. Band 6, Teil III). 2-a, pliampleksigita eldono, Duseldorfo, 1938. Duseldorfo Schwann 1980, ISBN 3-590-32101-6)
  • Herbert Rode: Johannes. En: Neue Deutsche Biographie (NDB), volumo 10, Duncker & Humblot, Berlino 1974, ISBN 3-428-00191-5, p. 557 s.

Referencoj redakti

  1. Adolf Klein: Der Dom zu Köln. Die bewegte Geschichte seiner Vollendung. Kolonjo 1980, p. 27.
  2. Harald Friese: Der Kölner Dom. p. 176-178.