Makedonska Kamenica

Vinica

Makedonska Kamenica (makedone Македонска Каменица) estas urbo situanta en la nordoriento de Norda Makedonio, en la Orienta regiono. Ĝi estas la administra centro de la samnoma komunumo opština Makedonska Kamenica. Laŭ la censo de septembro 2021 loĝis en la urbo entute 4 368 homoj.[1]

Makedonska Kamenica
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Nord-Makedonio
Regiono orienta regiono
Komunumo opština Makedonska Kamenica
Poŝtkodo 2304
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 368  (2021) [+]
Loĝdenso 305 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 1′ N, 22° 36′ O (mapo)42.01972222222222.591666666667Koordinatoj: 42° 1′ N, 22° 36′ O (mapo) [+]
Alto 530 m [+]
Areo 14,3 km² (1 430 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Makedonska Kamenica (Nord-Makedonio)
Makedonska Kamenica (Nord-Makedonio)
DEC
Situo de Makedonska Kamenica

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Makedonska Kamenica [+]
vdr

Loko, priskribo

redakti

Ĝi situas ĉe la suda piedo de la montoj Osogovo, laŭ ambaŭ bordoj de la rivero Kamenička Reka. Ĉe la suda rando de la urbo estas la golfeto de Lago Kalimanci. La alteco de la urbo ĉe la lago estas ĉirkaŭ 540 m kaj nordokcidente leviĝas en la montojn ĝis preskaŭ 1000 m.

Transporto

redakti

La ĉefa vojo A3 pasas tra la urbo, kiu kondukas de la urbo Kočani (28 km) al la urbo Delčevo(25 km) kaj plu al Bulgario (35 km).

De la urbo al la nordo estas flanka vojo R1210. Ĝi leviĝas laŭ la rivero al la montoj kaj finiĝas super la vilaĝo Sasa ĉe la surfaca minejo.

Loĝantaro

redakti

La loĝantoj de la urbo estas plejparte makedonoj (99,2%).

La loĝantoj laboras en minado (Minejo Sasa), en prilaborado de plumbaj kaj zinkaj ercoj kaj en teksa industrio.

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Македонска Каменица en la makedona Vikipedio.