Malý Háj (germane Kleinhan) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Hora Svaté Kateřiny en distrikto Most. Ĝi situas proksimume 3 km sude de Hora Svaté Kateřiny en supermara alteco 835 metroj. Vivas ĉi tie 9 loĝantoj (2021). La domaro etendiĝas laŭlonge laŭ ŝoseo III/25220 el Hora Svaté Kateřiny tra Svahová kaj Boleboř ĝis Jirkov. El la devena konstruareo restis stari nur preĝejo kun paroĥo kaj kelke da domoj.

Malý Háj
germane Kleinhan
domaro
Malý Háj
Oficiala nomo: Malý Háj
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Most
Administra municipo Hora Svaté Kateřiny
Historia regiono Bohemio
Montaro Ercmontaro
Domoj 5 2009
Situo Malý Háj
 - alteco 835 m s. m.
 - koordinatoj 50° 35′ 17″ N 13° 25′ 08″ O / 50.58806 °N, 13.41889 °O / 50.58806; 13.41889 (mapo)
Katastro 4,4932 km² (449,32 ha) Malý Háj
Loĝantaro (2021)
Denseco 2 loĝ./km²
Unua skribmencio 1549
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 435 46
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Malý Háj
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1549.

Ekde la jaro 1896 Malý Háj apartenis al Rudolice v Horách kiel ties domaro. En la jaro 1953 Malý Háj kaj Rudolice v Horách fariĝis domaroj de Hora Svaté Kateřiny.

Post la milito la forlasitaj objektoj estis detruitaj, do hodiaŭ Malý Háj kreas nur kelke da domoj, kiuj servas precipe por refreŝigado.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869142
1880101
1890108
1900110
1910124
1921109
JaroLoĝantoj
193093
195015
196111
197017
19807
19913
JaroLoĝantoj
20015
20119
20219

Fotogalerio redakti