La Malhela bradorno (Bradornis infuscatus) estas specio de insektomanĝanta birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Bradornoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Malhela bradorno
Malhela bradorno
Malhela bradorno

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Bradornis
Specio: B. infuscatus'
Bradornis infuscatus
(Smith, 1839)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi estas specio tre simila al la proksime parenca Pala bradorno, tio estas ĝenerale bruna specio, malhelbruna supre ĉefe en flugiloj kaj vosto, kies plumoj havas helbrunajn bordojn. La gorĝo kaj resto de subaj partoj estas sablokoloraj al helbrunaj, ĉefe en centro dum en flankoj estas pli bruna nuanco. Estas ankaŭ hela okulringo. Okuloj, beko kaj kruroj estas nigrecaj. La ĉefa distingilo estas ke la malhelbruna koloro de flugiloj kaj vosto estas pli malhela ol ĉe la Pala bradorno, kio kialigas la diferencajn nomojn de la specioj; ankaŭ en la latina scienca nomo infuscatus estas latina vorto por malhela.

Ĝi troviĝas en Suda Afriko nome en Angolo, Bocvano, Namibio kaj Sudafriko. Ties natura habitato estas seka savano.

Referencoj redakti