Kurta cirkvito

(Alidirektita el Mallonga cirkvito)

Kurta cirkvito estas elektra kunigo de du partoj de elektra cirkvito kun malsamaj tensioj (relative al masotero) ne laŭ celo de la aparato (aŭ sistemo). Ĝi povas igi la aparaton ne funkcipova, aŭ damaĝi ĝin. Kurta cirkvito povas okazi pro difektiĝo de izolaĵo de konduktiloj aŭ pro misintertuŝado de neizolitaj konduktilaj partoj de la aparato.

Branĉoj de arboj kreas kurtan cirkviton dum ŝtormo.

Kurta cirkvito povas okazi inter du konduktiloj de elektra cirkvito, aŭ inter konduktilo kaj korpo de la aparato, ĉar la korpo kutime estas kunigita kun certa parto de la cirkvito.

Pri stokado de povumaj kondensiloj, volonta rekte-konekto de iliaj du elektrodoj farendas pro sekureca kialo, ĉar se ili restus sen tiu antaŭzorgo, ili povus krei neantaŭviditajn kaj danĝerajn tensiojn inter siaj konduktiloj, pro elektra polarizado de dielektriko.

En trifaza reto povas esti tiaj tipoj de kurtaj cirkvitoj:

  • Unufaza - de unu fazo al tero;
  • Dufaza - de unu fazo al la alia;
  • Dufaza al tero - du fazoj kune al tero;
  • Trifaza - tri fazoj kune;

En elektraj maŝinoj pli ofte okazas tiaj kurtaj cirkvitoj:

  • Intervolva - de unu volvo de iu volvaĵo al la alia volvo de la sama volvaĵo;
  • Intervolvaĵa - de volvo de unu volvaĵo al volvo de la alia volvaĵo;
  • Masa - de volvo(j) al ferkerno.

Konsekvenco de kurta cirkvito

redakti

Post kurta cirkvito pligrandiĝas kurento en cirkvito kaj povas okazi elektra arko. Kurta cirkvito povas igi varmecan aŭ meĥanikan damaĝon al la aparato. Ankaŭ povas esti damaĝo pro disiĝantaj eroj de fandeblaj metaloj.

Ŝirm-metodoj

redakti

Kontraŭ kurtaj cirkvitoj, oni kutime faras specialajn ŝirmilojn:

En retoj de disvastigado de elektro, ĉi tiu ŝirmilo nomiĝas Relajsa defendo kaj aŭtomateco; tiam por malŝalti la kurenton, oni uzas alttensian ŝaltilon.