Malnova reĝlando de Rumanio
Malnova reĝlando de Rumanio ( rumane: Vechiul Regat aŭ ĵus Regat; germane Regat aŭ Altreich ) estas nomo rilatanta al la teritorio kovrita de la reĝlando de Rumanio inter la jaroj 1878 kaj 1913. Ĝi estis kunmetita precipe de la danubaj princlandoj Valaĥio kaj Moldavio.
Malnova reĝlando de Rumanio | ||||||
| ||||||
Geografio
| ||||||
Ĉefurbo: | ||||||
Loĝantaro | ||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||
| ||||||



Post la malvenko de Rusio en la krimea milito (1856) la du princlandoj estis sub protektorato de Otomana Imperio. Sub la aŭspicioj de la traktato de Parizo (1856) estis organizitaj kunvenoj (tiel nomataj diwan ad hoc) en kiuj oni fine decidis la unuiĝon de la du landoj sub la regado de Aleksander Ioan Cuza kiel ilia reganto (domnitor). La tiam formita Unuiĝinta princlando de Valaĥio kaj Moldavio restis sub la protektorato de Otomana Imperio. Ĝi iĝis sendependa nur post la milito kontraŭ la Otomana Imperio en 1878. Post tiu milito, en la kongreso de Berlino, al la unuiĝinta princlando estis asignita la plejparto de Dobruĝo, dum Besarabio estis transdonita al Rusio. En 1881 estis proklamita la reĝlando de Rumanio kaj Karolo la 1-a iĝis ĝia unua reĝo.
La esprimo malnova reĝlando venis en uzo post la unua mondmilito, kiam la reĝlando iĝis Granda Rumanio (România Mare) kaj inkluzivigis la regionojn de Transsilvanio, Banato, Besarabio, kaj Bukovino.
Referencoj redakti
- Lampe, John Balkan Economic History, 1550-1950: From Imperial Borderlands to Developing Nations[rompita ligilo], 1982, ISBN 0-253-30368-0.