Malordo de Samaro

epoko (861–870) de la historio de la Abasida Kaliflando
(Alidirektita el Malordo en Samaro)

La terminoj "Anarkio en Samaro" aŭ "Malordo en Samaro" referencas al la periodo 861–870 en la historio de la Abasida Kaliflando, kiu estis markita de ekstrema interna nestabileco kaj violenta sukcedo de kvar kalifoj, kiuj iĝis pupoj en la manoj de povegaj rivalaj militgrupoj. La termino derivas el la tiama ĉefurbo kaj sidejo de la kalifa kortego, nome Samaro. Tiu "anarkio" ekis en 861, per la murdo de la kalifo al-Mutavakil fare de siaj turkaj gvardianoj. Lia sukcedanto, al-Muntasir, regis dum ses monatoj antaŭ sia morto, eble venenita de la turkaj militestroj. Li estis sukcedita de al-Musta'in. Dividoj ene de la turka militestraro ebligis al Musta'in foriri al Bagdado en 865 kun la subteno de kelkaj turkaj ĉefoj (Bugha la Juna kaj Ŭasif al-Turki) kaj la Tahiridoj, sed la resto de la turka armeo elektis novan kalifon en la persono de al-Mu'tazz kaj sieĝis Bagdadon, devigante al urba kapitulaco en 866. Musta'in estis ekzilita kaj ekzekutita. Mu'tazz estis kapabla kaj energiema, kaj klopodis kontroli la militestrojn kaj ekskludi la militistan el la civila administracio. Lia politiko estis rezistita, kaj en Julio 869 ankaŭ li estis elpostenigita kaj murdita. Ankaŭ lia sukcedanto, al-Muhtadi, klopodis refirmigi la kalifan aŭtoritaton, sed ankaŭ li estis murdita en Junio 870. Pro la morto de Muhtadi kaj la ascendo de al-Mu'tamid, la turka frakcio ĉirkaŭ Musa ibn Bugha, tre asocia kun la frato de Mu'tamid kaj regento al-Muvafak, iĝis hegemonia en la kalifa kortego, finante la "anarkion". Kvankam la Abasida Kaliflando kapablis starigi ioman rekuperon en la venontaj jardekoj, la probelmoj de la "Anarkio en Samaro" okazigis grandan kaj daŭran damaĝon en la strukturoj kaj prestiĝo de la Abasida centra registaro, kuraĝigante kaj faciligante separismajn kaj ribelemajn tendencojn en la kaliflandaj provincoj.

FontojRedakti