Mals

komunumo de Italio
(Alidirektita el Mals im Vinschgau)

Mals-Malles ( germane: Mals; itale: Malles) estas komunumo en Sudtirolo, norda Italio. Ĝi estas la dua plej grava loko de la Venosta Valo kaj ĉefloko de la supra valo (Obervinschgau).

Mals (Malles Venosta)
Mals (IT), towers from North.JPG
panoramo kun turoj
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Trentino-South Tyrol.svg Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo
Provinco BZ Bolzano
Geografia situo 46° 42′ N, 10° 33′ O (mapo)46.710.55Koordinatoj: 46° 42′ N, 10° 33′ O (mapo)
Alto super marnivelo 1.051 m
Areo 246 km²
Loĝantaro 5265 (2018)
Loĝdenso 21 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Burgeis (Burgusio), Tartsch (Tarces), Laatsch (Laudes), Schleis (Clusio), Schlinig (Slingia), Matsch (Mazia), Planeil (Planol), Plawenn (Piavenna), Alsack (Alsago) kaj Ulten (Ultimo)
Najbaraj komunumoj Graun im Vinschgau, Glurns, Laas, Schnals, Schlanders, Schluderns kaj Prad am Stilfserjoch
Patrono Ĉielenpreno de Maria
Festa tago la 15-an de aŭgusto
Nomo de loĝantoj Malsermallesi
Poŝtkodo 39024
Imposta kodo E862
Kodo laŭ ISTAT 021046
Telefona prefikso 0473
Retpaĝo Oficiala retejo
RedDot.png
Loko en mapo
Information icon.svg
vdr

Fine de 2018 en la komunumo vivis 5 265 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Graun im Vinschgau, Glurns, Laas, Schnals, Schlanders, Schluderns kaj Prad am Stilfserjoch .

Lingva distribuoRedakti

La plejmulto de la loĝantoj (97%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 3% parolas denaske la italan.

Eksteraj ligilojRedakti

VidindaĵojRedakti

La vilaĝo famas pro siaj mezepokaj preĝejoj. El la tiamaj sep preĝejoj daŭre ekzistas kvin : la paroka preĝejo, kaj la preĝejoj de Sankta Benedikto, de Sankta Martino, de Sankta Mikaelo kaj de la dekkvar helpantoj en mizero. De la preĝejo de Sankta Johano restis nur la turo.

Cetere en la vilaĝo troviĝas pluraj mezepokaj domegoj.

TrafikoRedakti

Mals-Malles estas la finstacio de la fervojo de la Venosta Valo, konstruita en 1906 kaj renovigita inter 2000 kaj 2005.

 
panoramo la la tuta valo, maldekstre la frakcio Laatsch, dekstre Mals