Manó Szaplonczay [saploncai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szaplonczay Manó estis hungara kuracisto. Lia nobela antaŭnomo estis szaplonczai, lia origina persona nomo estis Emmánuel.

Manó Szaplonczay
Reliefo pri Manó Szaplonczay
Reliefo pri Manó Szaplonczay
Persona informo
Naskiĝo la  11-an de oktobro 1856(nun 1856-10-11)
en Hungario Csetfalva (Hungara reĝlando)
Morto la 3-an de septembro 1916
en Hungario Kaposvár (Hungara reĝlando)
Memorigilo Manó Szaplonczay
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Manó Szaplonczay [1] naskiĝis la 11-an de oktobro 1856 en Hungara reĝlando en Csetfalva (nuntempa Ĉetfalva en Ukrainio), li mortis la 3-an de septembro 1916 en Kaposvár.

Memorejo en Fonyód pri Szaplonczay
Memortabulo pri Manó Szaplonczay en Kaposvár
Vilao de Manó Szaplonczay

Biografio redakti

Manó Szaplonczay frekventis kolegion en Debrecen, poste li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1882. Post siaj studoj li estis kuracisto en Marcali, en la sama jaro li edziĝis. En la sekva jaro li estis nomumita magistrata kuracisto de Distrikto Marcali. Li vidviĝis kaj denove edziĝis en 1884, baldaŭ li havis 5 filojn. En 1890 li fondis hospitalon en Marcali, kies hospitalestro li estis. En 1891 li estis levita magistrata kuracisto de Somogy, tiun oficon li portis ĝismorte. Same en 1891 li fondis lernejon por akuŝistoj. En 1894 li fondis societon por propagandi la banadon en Balatono, en la sama jaro lia vilao estis konstruita en bankolonio de Fonyód. En 1904 li ricevis la titolon kortega konsilisto. Li strebis multe kontraŭ la epidemioj kaj aliaj malsanoj. Laŭ lia volo li estis entombigita en Fonyód.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Főorvosi jelentés az 1898. évben Somogy vármegye területén észlelt egészségügyi viszonyokról (Kaposvár, 1899)
  • A somogyi Balaton part községei mint nyaraló és fürdőhelyek (Kaposvár, 1896)
  • Gyermekvédelmünk és a Balaton szerepe a gyermekvédelemben (Kaposvár, 1906)
  • A tuberkolozis Ellen Védekező Somogyvármegyei Egyesület évi jelentése az 1913. évről (Kaposvár, 1914)

Memorigiloj redakti

  • aleo en Fonyód
  • memorkolono en Fonyód
  • memortabulo en Kaposvár (2006)
  • hospitalo de Marcali prenis la nomon Szaplonczay Manó en 2016

Fontoj redakti