Mandarena lern-centro
La Chinese Culture University Mandarin Learning Center (CCU MLC) (中國文化大學華語中心) estas unu de la plej grandaj institutoj por lerni la ĉinan lingvon.
Fondo
redaktiLa Mandarena lerno-centro, Mandarin Learning Center, estis fondita en 1992 de la Chinese Culture University.
Ĝeneralaj Informoj
redaktiLa MLC lokas en la ĉefurbo de Tajvano, Tajpeo. Ĝi ofertas ĉiumonate kursojn por internaciaj studentoj, kiuj daŭras unu trimestron. La kursoj celas al komencantoj kaj progresintoj, infanoj kaj plenkreskuloj.
Ankaŭ estas programo por instruistoj, kiuj volas instrui la ĉinan lingvon.
Ĉiujare pli ol 1000 studentoj el ĉiuj landoj de la mondo estas inskribitaj. Inter ili estas studentoj el Usono, Aŭstralio, Japanio, Suda Koreio, Vjetnamio, Tajlando, Indonezio, Germanio, Brazilio, Hispanio kaj Italio.
Ligiloj
redakti- Mandarin Learning Center Homepage
- Chinese Culture University Homepage Arkivigite je 2011-06-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Study in Taiwan Homepage