Mandubioj

Mandubioj (latine Mandubii) estis gaŭla popolo, menciita de Julio Cezaro, kies ĉefurbo estis Alesia[1],[2],[3],[4] kaj kiuj estas ofte[5] konsiderataj kiel parto de aeduoj, aŭ pli malofte de sekvanoj[6] kaj kies teritorio kovris proksimume regionon Auxois.

Popolo sendependa aŭ ligita al siaj najbaroj ?Redakti

Laŭ Philippe Barral[7] la situo de mandubioj « ne plu okazigas kredindan kritikon ». Male, restas multe nekonata pri la situacio de tiu popolo kaj ties rilatoj kun ĝiaj najbaroj, aeduoj kaj lingonoj, aparte en la unua jarcento a.K.[8]. Oni ofte situigas la mandubiojn en aedua dependeco[9], kaj ili ofte estas[9],[10] konsiderataj kiel parto de aeduoj situanta en regiono Auxois[4],[11]. Maleste de teksto pli preciza ol tiu de Florus, kiu precizigas ke "Alesia, malgraŭ klopodoj de 250 000 gaŭloj, estis komplete detruita"[12], historiaj analizoj povas baziĝi nur sur situo kaj tipologio de la arkeologia materialo. Restas neniu etnologia spuro de tiu popolo, post la kapitulaco de 52 a.K. ĉar laŭ Dion Cassius Libro 40-a, Ĉap. 40-a " Vercingetoriks elirigis el la urbo la infanojn, la virinojn kaj ĉiujn, kiuj ne utilis al ĝia defendo. Li esperis ke tiu arego estus indulgita de romianoj, kiuj volus malliberigi ĝin, aŭ ke proviantoj, kiujn ĝi estus konsuminta utilus por nutri la aliajn pli longtempe ; sed li estis trompita en sia espero. Cezaro ne havis sufiĉe da proviantoj por doni al aliuloj : li pensis eĉ ke tiu popolamaso, pelita hejmen (li ne dubis ke ili estos bone akceptitaj), igus malsaton pli terura, kaj li fermis sian kampadejon. Situanta inter urbo kaj romianoj, kaj sen rifuĝejo en alia aŭ alia flanko, mizere pereis" [13]. Por restantaj homoj kaj batalantoj, Cezaro indikas en Bellum Gallicum, Libro 7-a, Ĉap. 89-a "Li flanken metis aeduajn kaj arvernajn malliberigitojn, por provi utili ilin por regajni tiujn popolojn, kaj disdonis la aliajn al la tuta armeo, kiel predon, po unu por ĉiu kapo[14].

Ekde regado de Aŭgusto Cezaro la situacio de mandubioj ŝajnas pli klara, kaj oni ĝenerale konsideras kiel certa la alligo de ilia teritorio situanta sur Monto Auxois al la urbo de lingonoj okaze de organizado de Tri Gaŭloj plej malfrue[15].

Poste la mandubioj estis malligitaj de la urbo de lingonoj kaj alligita al la teritorio de aeduoj. La transigdato ne estas konata kun certeco. Philippe Barral situigas ĝin en la jaroj, kiuj sekvis la morton de Nerono, kaj estigas ĝin kiel konsekvencon de la ribelo de la lingonoj en 68-69[16] sed por Jacky Bénard ĝi estas pli malfrua kaj la transigo eble okazis dum la Malfrua Romia Imperio[17].

Notoj kaj referencojRedakti

  1. César, De bello Gallico, VII, 68 : « Fugato omni equitatu Vercingetorix copias, ut pro castris collocaverat, redŭit protinusque Alesiam, quod est oppidum Mandubiorum, iter facere coepit celeriterque impedimenta ex castris educi et se subsequi iussit. »
  2. C. IULI CAESARIS COMMENTARIORUM DE BELLO GALLICO, per reto.
  3. Le Gall (J.), Alésia ; archéologie et histoire, eldon,into "Fayard" (poste "Errance" ekde 1990), Parizo, 1963.
  4. 4,0 4,1 Reddé (M.), Alésia ; l'archéologie face à l'imaginaire, eldoninto "Errance", Parizo, 2003.
  5. Benard (J.), « L'agglomération de l'Oppidum d'Alésia à la Tène D2 : un exemple de proto-urbanisation en Gaule », Revue archéologique de l'Est, Dijon, 1997, vol. 48, paĝoj 119-165.
  6. Jérôme Carcopino, "Alésia et les ruses de César", Parizo, eldoninto "Flammarion", 1958, 221 paĝoj.
  7. P. Barral, J.-P. Guillaumet kaj P. Nouvel, « Les territoires de la fin de l’âge du fer entre Loire et Saône : les Éduens et leurs voisins. Problématique et éléments de réponse » en D. Garcia kaj F.Verdin dir., Territoires celtiques. Espaces ethniques et territoires des agglomérations protohistoriques d’Europe occidentale, eldoninto "Errance", Parizo, 2002, p. 279
  8. La ideo antaŭmetita de Jérôme Carcopino pri alligo al sekvanoj estas komplete forlasita : P. Barral, op. cit., 2002, p. 281
  9. 9,0 9,1 Barral (Philippe)¹, "Les Mandubiens : territoire, économie et culture" en Les Dossiers de l'archéologie, n°305 (paĝoj 30-35), eldoninto "Faton", Dijon, 2005. (¹)Laboratoire de chrono-écologie, UMR 6565, CNRS, Universitato de Franĉ-Konteo, Francio
  10. Benard (J.), « L'agglomération de l'Oppidum d'Alésia à la Tène D2 : un exemple de proto-urbanisation en Gaule », Revue archéologique de l'Est, Dijon, 1997, vol. 48, paĝoj 119-165.
  11. Les Dossiers de l'archéologie, n°305 (Alésia ; Comment un oppidum gaulois est entré dans l'histoire), eldoninto "Faton", Dijon, 2005.
  12. Florus "Abrégé de l'histoire romaine", Libro 3-a, Ĉap. 11-a, Gaŭla milito (Jaro de Romio 695 - 704)
  13. Dion Cassius, Histoire Romaine Libro 40-a, Ĉap. 40-a.
  14. Cesar. Bellum gallicum. Libro 7-a, Ĉap. 89-a.
  15. P. Barral, op. cit., 2002, p. 279
  16. P. Barral, op.cit., 2002, p. 280
  17. J. Bénard, M. Mangin, L. Roussel, Les agglomérations antiques de Côte-d’Or, Besançon, 1994, p. 33

Vidu ankaŭRedakti