Alesia
nomo de gaŭlaj urbo kaj opidumo, kie okazis en 52 a.K. la batalo de Alesia
Alesia estas nomo de gaŭlaj urbo kaj opidumo, kie okazis en 52 a.K. la batalo de Alesia kaj romia sieĝo de la ribelanta gaŭla alianco gvide de la gaŭla tribestro Vercingetoriks. Ne centprocente klaras kie situis la historia loko, pri kiu interalie amplekse raportas la libro De Bello Gallico de Julio Cezaro. Tial ĝi estis temo de abunda debato pri situigo de Alesia. Ekzistas arkeologia loko de Alesia, kiun kuranta projekto integras en MuséoParc Alésia.
Reference al tiu historia okazaĵo, la nomo estis donita al:
- strato en Parizo : rue d'Alésia en la 14-a arondismento de Parizo;
- haltejo de la metroo de Parizo: Alésia.