Manku Kapak la 2-a

(Alidirektita el Manku Kapak la dua)

Manku Kapak la dua (keĉue Manku Qhapaq, hispane Manco Cápac naskiĝis ĉirkaŭ 1500 en Kusko, mortis 1544 en Vilkabamba) estis la unua signifa inkaa reĝo post la konkero de la inkaa imperio kaj la murdo de Atahualpa far de la hispanaj konkerantoj. La hispanoj akceptis ke li portu la nomon de la unua inkao Manko Kapak. Sed li posedis nur la titolon; kompare al la unua inkao li havis neniun povon.

Manku Kapak la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1514 (1514-11-30)
en Kusko
Morto 1-an de januaro 1544 (1544-01-01) (29-jaraĝa)
en Vilkabamba
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Peruo vd
Familio
Patro Huayna Capac vd
Gefratoj Quispe Sisa • Paullu Inca • AtaŭalpoŬaskarTupak Ŭalpa vd
Edz(in)o Cura Ocllo vd
Infanoj Titu Kusi JupankiTúpac AmaruSajri Tupak vd
Profesio
Okupo monarko • Inkaa imperiestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manku Kapak la dua, nomita ankaŭ Manku Inka estis filo de la inkao Huayna Capac kaj duonfrato de Atahualpa kaj Huáscar kaj tute ne batalis pro la reĝeco kiel faris la du duonfratoj. Post la murdo de Atahualpo, unue Túpac Huallpa iĝis plej alta inkao. Kiam li estis murdita de inkaa generalo, Manku Inka alflankiĝis al la hispanaj konkerantoj kaj estis entronigita de Francisco Pizarro ricevinte la nomon Manko Kapak la dua.

Post daŭraj hororaĵoj de la konkerantoj kontraŭ la inkaoj, Manku Kapak ribelis kontraŭ la hispanoj. Tiam Pizarro konkeris Kuskon kaj forpelis la inkaan reĝon. Manku Kapak fuĝis al Vilkabamba kie li fondis novan inkaan ŝtaton. En la sekvaj jaroj okazis bataloj inter Francisco Pizarro kaj Diego de Almagro por la suvereneco super Kusko. En 1541 ankaŭ Manko Kapak partoprenis tiun batalojn je la flanko de Diego de Almagro, kiu tamen murdigis lin en la jaro 1544.

La filoj de Manko Kapak, Sayri Túpac, Titu Cusi Yupanqui kaj fine Túpac Amaru sekvis lin kiel reĝoj. Túpac Amaru estis la lasta inkaa reĝo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti