Manon Lescaut (Puccini)

Manon Lescaut estas opero en kvar aktoj de Giacomo Puccini. La historio estas bazita sur la novelo de 1731 nome L’histoire du chevalier des Grieux et de Manon Lescaut de la Abato Prévost kaj ĝi ne estu konfuzata kun Manon, nome opero de 1884 de Jules Massenet bazita sur la samnoma novelo.

Manon Lescaut
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro opero
Loko de rakonto FrancioNordameriko
vdr
Poŝtkarto rememora de la premiero de Manon Lescaut la 1an de februaro 1893 (lasta akto).

La intrigo temas pri studento kiu enamiĝas de virino monaĥiniĝonta kaj fuĝas kun ŝi al Parizo. Manon, abandoninta lin pro malriĉo, estas celo de la lukto inter ŝia nuna amanto Geronte kaj la iama Des Grieux. Ŝi estas enprizonigita kaj Des Grieux iras al Havro. Poste li sekvas ŝin, deportita al Luiziano. En la lasta akto ili vagadas tra dezerto sen akvo; ŝi mortas kaj li svenas.

Komencante tiun operon Manon Lescaut, Puccini anoncis ke li verkos sian propran libreton por ke "neniu filibretisto"[1] povu ruinigi ĝin. Ricordi persvadis lin akcepti Ruggero Leoncavallo kiel sia libretisto, sed Puccini tuj petis al Ricordi forigi lin el la projekto. Kvar aliaj libretistoj estis poste engaĝigitaj ĉe la opero, sed Puccini konstante ŝanĝis sian opinion pri la strukturo de la verko. Nur preskaŭ hazarde la finaj du, Luigi Illica kaj Giuseppe Giacosa, kunvenis por kompletigi la operon.

Manon Lescaut premieris ĉe la Teatro Regio de Torino en la 2a de Februaro 1893.[2] Koincide, la unua longdaŭre populara opero de Puccini aperis unu semajnon antaŭ la premiero de la lasta opero de Verdi nome Falstaff, kiu premieris la 9an de februaro 1893.[2] Antaŭvidante la premieron, La Stampa verkis ke Puccini estis junulo kies "grandaj esperoj" havis realan bazon ("un giovane che e tra i pochi sul quale le larghe speranze non siano benigne illusioni").[2] Pro la malsukceso de Edgar, tamen, malsukceso de Manon Lescaut estus ruiniginta la estontecon de Puccini kiel komponisto. Kvankam Giulio Ricordi, estro de Casa Ricordi, ankoraŭ eltenis la junan Puccini dum Manon Lescaut estis ankoraŭ sursceneje, la estraro de Casa Ricordi jam estis konsiderante ĉesadon de la financa elteno al Puccini.[3] Ĉiukaze "Manon Lescaut estis la unua kaj nura nedisputebla sukceso de Puccini, laŭdata kaj de kritikistoj kaj de publiko same."[4] Post la londona premiero en 1894, George Bernard Shaw diris: "Puccini ŝajnas al mi kiel la heredanto de Verdi pli ol iu ajn el siaj rivaloj."[5]

Notoj redakti

  1. Carner, Puccini: A Critical Biography
  2. 2,0 2,1 2,2 "Arte e Scienze", 2a de Februaro 1893.
  3. Phillips-Matz, p. 64
  4. (2006) Stanley Sadie, Laura Macy: The Grove Book of Operas, 2‑a eldono, Oxford University Press.
  5. Budden, Julian. (2002) Puccini: His Life and Works. New York: Oxford University Press.

Referencoj redakti

  • Anthony Tommasini, The New York Times Essential Library of Opera, Times Books (Henry Holt and Company), 2004.
  • Julian Budden, Manon Lescaut, Grove Music Online, 2005.
  • Giacomo Puccini, Manon Lescaut. Full score. Milan: Ricordi, 1958.

Eksteraj ligiloj redakti