Manorenoj

(Alidirektita el Manorina)

Manorenoj (Manorina) estas genro de endemiaj en Aŭstralio birdoj el familio mielmanĝuloj. Laŭ nuna sistematiko ĝi enhavas 4 speciojn. Birdoj el tiu ĉi genro estas notindaj pro sia emo formi grandajn koloniojn kun nekutime komplika por birdoj socia strukturo: ĉiu kolonio subdividiĝas je "triboj", kiuj siavice subdividiĝas je "klanoj".

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Manorenoj
Flavgorĝa manoreno (Manorina flavigula)
Flavgorĝa manoreno (Manorina flavigula)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Mielmanĝuloj Meliphagidae
Vigors, 1825
Genro: Manorina
Vieillot, 1818
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo

redakti

Manorenoj estas korpulentaj birdoj morfologie similaj al aliaj mielmanĝuloj, kun rondecaj flugiloj kaj flavaj bekoj. Unu el distingaj aspektaj trajtoj de la genro estas makuloj de kalva flaveca haŭto malantaŭ okuloj, kiuj donas al la birdoj iom strangan "straban" rigardon.[1] Malgraŭ sia aparteno al mielmanĝuloj, manorenoj estas plejparte insektovoraj kaj kaptas insektojn en flugo. Iliaj nestoj estas "sidantaj" (ekzemple, sur arbobranĉoj) kaj ne pendantaj.[1]

Taksonomio

redakti
 
Nigrakapa manoreno (M. melanocephala)

La genron Manorina unue priskribis franca naturalisto Louis Pierre Vieillot en tomo 19 de sia fundamenta verko Nouveau Dictionnaire d'Histoire Naturelle, appliquée aux arts, principalement à l'Agriculture, à l'Écomomie rurale et domestique, à la Médecine, etc. Par une société de naturalistes et d'agriculteurs. Nouvelle Édition de jaro 1818. Dum ioma tempo oni skribis ĝin mise kiel Manorhina, sed nun oni revenis al la originala nomo.[2]

Richard Schodde opiniis, ke manorenoj estas parencaj al genro Melithreptus kaj la bluvizaĝa mielmanĝulo (Entomyzon cyanotis) laŭ ilia aspekto kaj konduto.[1] Tamen komparo de DNA en esploro de jaro 2004 far Amy Driskell kaj Les Christidis pruvis ke ili estas pli proksimaj al Novgvinea genro Melidectes, kaj do socieco kaj kooperacia reproduktiĝo aperis sendepende en pli ol unu grupo de mielmanĝuloj.[3]

La genro Manorina dividiĝas je du subgenroj. Verda manoreno, kiu havas verdecan plumaron kaj pli diferencajn voĉon kaj skeletan morfologion kompare kun aliaj manorenaj specioj, estas klasata subgenro Manorina, kaj la aliaj tri specioj subgenro Myzantha. La ĉi-lasta estis iam konsiderata aparta genro, sed reklasita kiel subgenro far germana naturalisto Hans Friedrich Gadow en 1884.[1]

En la angla manorenoj nomiĝas miner — tiu ĉi vorto laŭlitere signifas "ministo", sed fakte ĝi estas simple miskompreno de vorto myna — loka nomo por minao, similaspekta sed ne parenca birdogenro.[4]

Subgenroj kaj specioj

redakti
Subgenro Bildo Kutima nomo Scienca nomo Distribuo
Manorina   Verda manoreno Manorina melanophrys sud-eosta Aŭstralio
Myzantha   Flavgorĝa manoreno Manorina flavigula Aŭstralio
  Nigrakapa manoreno Manorina melanocephala eosta kaj sud-eosta Aŭstralio
  Nigrorela manoreno Manorina melanotis uesta Viktorio kaj sud-eosta Suda Aŭstralio.

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (1999) The Directory of Australian Birds: Passerines. A Taxonomic and Zoogeographic Atlas of the Biodiversity of Birds in Australia and its Territories. Collingwood, Australia: CSIRO Publishing. ISBN 9780643102934.
  2. ((Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts)) (30 August 2011) Subgenus Manorina (Manorina) Vieillot, 1818. Australian Faunal Directory. Australian Government. Alirita 1 January 2012.
  3. (2004) “Phylogeny and Evolution of the Australo-Papuan Honeyeaters (Passeriformes, Meliphagidae)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 31 (3), p. 943–60. doi:10.1016/j.ympev.2003.10.017. 
  4. The Bell Miner: orthography and ornithology catalyse a folk etymology. Alirita 2015-10-18.