Manuel Goded Llopis

Manuel GODED Llopis (San Juan de Puerto Rico, 15-a de oktobro 1882Barcelono, 12-a de aŭgusto 1936) estis hispana militisto kiu partoprenis en la Rif-milito kaj en la komenco de la Hispana Enlanda Milito.

Manuel Goded Llopis
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1882 (1882-10-15)
en San-Juano, Ĝeneralkapitanlando Porto-Riko,  Hispana Imperio
Morto 12-an de aŭgusto 1936 (1936-08-12) (53-jaraĝa)
en Barcelono
Mortokialo pafvundo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo militisto
vdr

Dua Respubliko redakti

Kiam alvenis la Respubliko, Goded estis nomumita estro de la Centra Alta Stabanaro de la Armeo.[1] Li engaĝiĝis en la ribelo de Karabanĉelo,[2]​ en junio 1932, kaj esits pro tio elpostenigita. Li denove partoprenis en la «Sanjurjada», ribelo de José Sanjurjo, de la 10a de aŭgusto 1932, pro kio estis denove retirita el la militista agado fare de la registaro. Tamen li estis poste amnestiita de la registaro de Alejandro Lerroux kaj li revenis al la armeo.

En oktobro 1934 li kunlaboris kun Francisko Franko laŭ ordono de la respublika registaro en la subpremado de la ribelo de Asturio, post kio la registaro plialtigis lian militan postenon. Komence de 1936, kun la Popola Fronto en la povo, lia manko de konsento kun la nova registaro estis tialo de lia malproksimigo de Madrido, sendita kiel generala komandanto al Balearoj, intence metante lin en malfacila situacio (apartigita kaj kun malmulta truparo) por engaĝiĝi en sukcesa ribelo kontraŭ la registaro.

Tamen engaĝita en la militista konspiro, kiu rezultis en la komenco de la Hispana Enlanda Milito, Goded estis nomumita por estri la ribelon en Barcelono.​[3]

Enlanda Milito redakti

La 19an de julio 1936, post la proklamo de la insurekcio de kelkaj garnizonoj, Goded deklaris militstaton en la insularo Balearoj. Li tuj ekkontrolis facile la insulojn Majorko kaj Ibizo.[4] Goded flugis al Barcelono por estri tie la ribelon.[5] Alveninte en Barcelonon, Goded sukcesis ekhavi la estrecon de la ribelaj generaloj kaj garnizonoj, sed malsukcesis ekhavi la kontrolon de la urbo.[6]​ Antaŭ la malsukceso Goded decidis kapitulacon.[7] Li estis arestita la saman 19an de julio, kaj estis devigita konfesi radie la malsukceson de la insurekcio kaj sian kapitulacon.​[8]

La 11an de aŭgusto 1936, estis juĝita kaj kondamnita al mortopuno.[9][10] La venontan tagon, Manuel Goded estis mortpafita en la fosaĵoj de la Kastelo de Montjuïc.[11]

Notoj redakti

  1. Romero Salvadó, 2013, p. 151.
  2. Payne, 1993, p. 98.
  3. Martínez Bande, 2007, pp. 308-309.
  4. Aróstegui, 2006, p. 89.
  5. de Arce, 1998, p. 269.
  6. Thomas, 1976, p. 260.
  7. Romero Salvadó, 2013, p. 72.
  8. Thomas, 1976, p. 261.
  9. Preston, 2013, p. 314.
  10. Alcalá, 2007, p. 221.
  11. Thomas, 1976, p. 275.

Bibliografio redakti

  • Alcalá, César (2007). Las checas del terror. Madrid: LibrosLibres. ISBN 978-84-96088-59-7.
  • Cabanellas, Guillermo (1973). La guerra de los mil días: nacimiento, vida y muerte de la II República Española II. Grijalbo.
  • De Arce, Carlos (1998). Los generales de Franco. Seuba Ediciones.
  • Hurtado, Víctor (2011). La sublevación. Barcelona: DAU. ISBN 978-84-936625-6-1.
  • Martínez Bande, José Manuel (2007). Los años críticos: República, conspiración, revolución y alzamiento. Madrid: Encuentro. ISBN 84-306-0487-1.
  • Navajas Zubeldia, Carlos (2001). «La salvaguardia de lo permanente. Las extremas derechas militares en la España del siglo XX». Hispania 61 (207): 69-98. ISSN 0018-2141.
  • Payne, Stanley G. (1993). Spain's First Democracy: The Second Republic, 1931-1936 (en inglés). Madison: The University of Wisconsin Press. ISBN 0-299-13670-1.
  • Preston, Paul (2013) [2011]. El Holocausto Español. Odio y Exterminio en la Guerra Civil y después. Barcelona: Debolsillo.
  • Romero Salvadó, Francisco J. (2013). Historical Dictionary of the Spanish Civil War. Scarecrow Press. ISBN 978-0-8108-8009-2.
  • Thomas, Hugh (1976). Historia de la Guerra Civil Española. Barcelona: Círculo de Lectores. ISBN 9788497598323.
  • Urquijo Goitia, José Ramón (2008) [2001]. Gobiernos y ministros españoles en la edad contemporánea. Madrid: CSIC.