Manuela Ronco

itala esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Manuela RONCO [manuela ronko] (naskiĝis en 1982 en Alba) estas itala esperantistino vivanta en Torino. Ŝi esperantistiĝis en 2009 kaj la 4-an de aprilo 2010 eniris la estraron de la Itala Esperantista Junularo. Ekde la 1-a de oktobro 2010 ĝis la 15-a de aŭgusto 2011 ŝi estis volontulino de TEJO en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Ekde oktobro 2011 ŝi laboras kiel partatempa oficisto de TEJO. Antaŭ la TEJO-kariero ŝi diplomiĝis pri interkultura komunikado kaj studis pri sociscienco. Krome ŝi okupiĝis pri instruado, interkultura edukado kaj porjunulara agado. En la jaro 2007 ŝi loĝis en Humenné (Slovakio), kie ŝi volontulis en centro por la libera tempo, kadre de la Eŭropa Volontula Servo.

Manuela Ronco
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1981 (1981-11-30) (42-jaraĝa)
en Italio
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Fontindikoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Volontulo de TEJOPoste: 
Alexandre Baudry1-a de oktobro 201015-a de aŭgusto 2011Sébastien Denux