Mara (Zaragoza)
Mara [MAra] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas apuda Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).
Mara | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipality of Aragon | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50331 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 163 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 17′ N, 1° 31′ U (mapo)41.2889762-1.5180596Koordinatoj: 41° 17′ N, 1° 31′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 688 m [+] | ||
Areo | 21,088061 km² ( 210 8.8 061 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Geografio
redaktiMara estas municipa teritorio en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas norde de Miedes de Aragón.
La loĝloko Mara mem estas je 83 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 15 km de Calatayud, sur 688 msm en la Iberia Sistemo, sur la valo de la rivero Perejiles estante la tria loĝloko tie antaŭ la enfluejo en la riveron Jalón ĉe Calatayud.
Ĝi estas alirebla laŭ la ŝoseo A-1504. La plej proksima loĝloko estas Ruesca.
Historio
redaktiProksime estis la keltibera urbo Segeda. Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Mara kie oni malaltiĝis el 844 loĝantoj en 1950 ĝis nunaj 167 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.
Aktualo
redaktiTradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj, kaj ĉefe ĉerizarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj altiraĵoj estas la mudeĥara preĝejo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj.
Bildoj
redakti-
Panoramo.
-
Panoramo.
-
Panoramo.
-
Urbodomo.
-
Fontano de la placo.