Marata kinematografio

Marata kinematografio estas industrio produktanta filmojn en la marata lingvo, unu el la plej malnovaj kinoindustrioj en Barato. La unua marata filmo, "Ayodhyecha Raja", estis produktita jam en 1932, unu jaron post la unua hindia sonfilmo, "Alam Ara".

La marata kinoindustrio baziĝas en Mumbajo, en nord-okcidenta Barato.