Marc-Pierre de Voyer de Paulmy d'Argenson

Marc-Pierre de Voyer de Paulmy d'Argenson

Marc-Pierre de Voyer de Paulmy, grafo d'Argenson, estis franca ŝtatestro naskiĝinta en Parizo la 16an de aŭgusto 1696 kaj mortinta en la sama urbo la 22an de aŭgusto 1764. Li estis la frato de René Louis de Voyer de Paulmy d'Argenson, kiu ne estis tiom sukcesa.

Li estis alta postenulo de polico (1720, poste 1722-1724), poste sekve de sia patro Marc-René de Voyer de Paulmy d'Argenson (1652-1721), kanceliero de la duko de Orleano (1723-1740), poste Ŝtatministro (1742) kaj Ŝtatsekretario de la Milito de Ludoviko la 15-a de januaro 1743 al februaro 1757.

Protektanto de Filozofoj kiel direktoro de la Librejo, li ricevis dediĉon de Denis Diderot kaj Jean le Rond d'Alembert de la Encyclopédie ou Dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiers. Amiko de Voltaire, li havigis al tiu materialojn por sia verko Le Siècle de Louis XIV : «Cet ouvrage vous appartient, lui écrivit le philosophe; il s'est fait en grande partie dans vos bureaux et par vos ordres» (Tiu verko apartenas al vi, skribis la filozofo; ĝi fariĝis grandparte en viaj oficejoj kaj danke al viaj ordonoj).

Eksteraj ligilojRedakti

BibliografioRedakti

  • Yves Combeau, Le comte d'Argenson (1696-1764), Ministre de Louis XV, Paris, École des chartes, 1999ISBN 2-900791-28-6;
  • Arnaud de Maurepas, Antoine Boulant, Les ministres et les ministères du siècle des Lumières (1715-1789). Etude et dictionnaire (Paris, Christian-JAS, 1996, 452 p.)