Marc SEGUIN, nomita ankaŭ «Seguin Ainé» (Annonay, 20a de aprilo 1786 – Annonay, 24a de februaro 1875), estis franca inĝeniero kaj inventisto, memorita pro siaj fruaj kontribuoj en la disvolvigo de la francaj lokomotivoj kaj por la konstruado de la unuaj pendopontoj de la lando. Li edziĝis dufoje kaj entute havis 19 gefilojn.

Marc Seguin
Persona informo
Marc Seguin
Naskiĝo 20-an de aprilo 1786 (1786-04-20)
en Parizo
Morto 24-an de februaro 1875 (1875-02-24) (88-jaraĝa)
en Annonay
Tombo Annonay vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko domaine de Marc Seguin vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Konservatorio Nacia de Artoj kaj Metioj vd
Familio
Dinastio Famille Seguin vd
Parencoj Laurent Seguin • Louis Seguin vd
Profesio
Okupo inventistoinĝeniero • entreprenisto • locomotive designer vd
Verkado
Verkoj Passerelle Marc-Seguin ❦
Pont Marc Seguin vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkaro redakti

Seguin estis la inventisto de la tuba kaldrono, kun malplenaj tuboj tra kiuj cirkulas en sia interno akvo (patento de la 13a de decembro 1827). Li realigis sian esploron rilate kun tiu de George Stephenson, kun kiu li havis multajn interŝanĝojn.[1]

Li ankaŭ perfektigis same la strukturan sistemon de la pendopontoj, pretaj por trapasigi riverojn de ajna larĝo pere de metalaj kabloj. Lia unua ponto estis strukturo de ĉirkaŭ 18 m, super la Cance, nome rivero kiu fluas tra lia naskurbo, Annonay.

La pendoponto plej antikva konstruita de la firmao de Marc Seguin kiu ankoraŭ servas, estis konstruita en 1827 kaj estas en Andance. La ponteto Saint-Symphorien konstruita en 1847 en Tours, same kiel la ponteto Marc-Seguin konstruita en 1849 je malmultaj centoj de metroj de la unua ponto de Tournon, ankoraŭ servas.

Li ankaŭ kontribuis per multaj aliaj inventoj en la realigo de pilieroj, speciale por la fruaj spertoj de la enmeto de cemento subakve.

Li partoprenis en la origino de la fervojo de la linio Lyon-Saint-Étienne, nome la dua konstruita en Francio. En tiu linio cirkulis la unuaj francaj lokomotivoj konstruitaj de Marc Seguin baze sur la lokomotivoj de George Stephenson, kiujn li ekipis per sia invento, nome la tuba kaldrono, kio multobligis sese la potencon generitan de tiuj maŝinoj: la boligo estis atingita de la cirkulado de la gasoj el la fajro tra la "fajrtuboj" trapasante la hejtilon.

Li estis elektita membro de la Akademio de Sciencoj de Francio en 1845.

Agnoskoj redakti

  • Marc Seguin estas unu de la 72 nomoj sur la Eiffel-Turo.
  • Kelkaj stratoj de Francio portas sian nomon, rue Marc Seguin, en Parizo, en Créteil... Portas ankaŭ lian nomon kelkaj lernejoj, en Annonay, Venissieux.

Publikaĵoj redakti

  • Marc Seguin, Des Ponts en fil de fer, Bachelier, Paris, 1824 OCLC 320037962, 2e éd., Bachelier, Parizo, 1826 OCLC 2127451.
  • De l’influence des chemins de fer et de l’art de les tracer et de les construire, Carilian-Gœury kaj V. Dalmont, Parizo, 1839 OCLC 458773928, 1887.
  • Mémoire sur la navigation à vapeur, lu à l’Institut, le 26 décembre 1826, Bachelier, Parizo, 1828, 29 p., in-4°, OCLC 458773936.
  • Mécanique industrielle. Mémoire sur un nouveau système de moteur fonctionnant toujours avec la même vapeur, à laquelle on restitue, à chaque coup de piston, la chaleur qu’elle a perdue en produisant l’effet mécanique, Parizo, Mallet-Bachelier, 1857, 17 p., fig., in-4°, OCLC 45877393.
  • Mémoire sur l'origine et la propagation de la force [Memoria sobre el origen y la propagación de la fuerza], Mallet-Bachelier, Parizo, 1857.

Notoj redakti

  1. Jean-Marc Combe, Bernard Escudié, Jacques Payen, Vapeurs sur le Rhône: histoire scientifique et technique de la navigation à vapeur de Lyon à la mer, Presses Universitaires de Lyon, 1991, p. 60.