Marcel Delforge

belga esperantisto

Marcel DELFORGE (naskiĝis en 1931, forpasis la 6-an de oktobro 2018) estis belga esperantisto. Ankaŭ lia patro Marc Delforge estis esperantisto, kaj kvankam li aŭdis Esperanton dum sia tuta vivo li eklernis la lingvon nur en la jaro 1980.

Marcel Delforge
Marcel Delforge en 2009
Marcel Delforge en 2009
Naskiĝo 2-an de majo 1931 (1931-05-02)
Morto 6-an de oktobro 2018
Nacieco belgo
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Belgio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Post kariero en Afriko, kie li, pere de Unesko, instruis komercajn sciencojn (en Kongo, Maroko, Benino kaj Maŭritanio) li subite konstatis, ke krom la franca, la angla, ankaŭ Esperanto estas valora afero por havi kontaktojn kun la ekstera mondo. Lia unua Universala Kongreso de Esperanto estis en 1982 en Antverpeno, kie li deĵoris. Ekde la 72-a jubilea Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio li partoprenis en la laboro de la Komitato de UEA kaj poste, kiel profesia revizoro, diplomito pri ekonomiko kaj pri teknikaj sciencoj, li kontrolis la kontojn de UEA dum multaj jaroj. En la jaroj 19952007 li membris en la Komisiono pri Financo de UEA. Li estis vic-prezidanto de Belga Esperanto-Federacio.