Marchagaz

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Marchagaz [marĉagAz] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Marchagaz
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10662
Retpaĝaro www.marchagaz.com
Demografio
Loĝantaro 249  (2008)
Loĝdenso 27 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 16′ N, 6° 16′ U (mapo)40.2678024-6.2745815Koordinatoj: 40° 16′ N, 6° 16′ U (mapo) [+]
Alto 514 m [+]
Areo 9 km² (900 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Marchagaz (Ekstremaduro)
Marchagaz (Ekstremaduro)
DEC
Marchagaz
Marchagaz
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Marchagaz (Hispanio)
Marchagaz (Hispanio)
DEC
Marchagaz
Marchagaz
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Marchagaz [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas populare tordos (turdoj). La censita populacio en 2008 estis de 249 loĝantoj.

Situo redakti

Marchagaz estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierras de Granadilla, je altitudo de 514 m; je 122 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 182 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 9 km². La plej proksimaj vilaĝoj estas Palomero kaj Casar de Palomero, sed la plek proksima urbo estas Plasencia je 43 km.

Geografio redakti

Marchagaz estas ĉirkaŭata de montoj kiaj Santa Bárbara kaj Risco Viejo, tiu lasta kun 1.010 m de alto. Norde estas la komarko de Las Hurdes kaj Sierra de Gata kaj Sierra de Francia kaj oriente la Akvorezervujo de Gabriel y Galán kie eblas fiŝkaptado, bano kaj akvaj sportoj, krom la vizito al la abandonita kaj poste rekonstruata vilaĝo de Granadilla.

Situa sur la deklivoj de la Sierra de Santa Bárbara estas ĉirkaŭata de olivarbaroj, korkokverkaroj kaj kelkaj pinaroj, krom kaŝtanarboj en la plej altaj zonoj.

Ekonomio redakti

Agrikulturo (olivoj) kaj brutobredado.