Casar de Palomero
Casar de Palomero (Domaro de Kolombisto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. Estas en la sama provinco almenaŭ 11 vilaĝoj havantaj en la nomo la strukturon “Casas de ...”, tio estas “Domoj de ...”, nome Casar de Cáceres, Casar de Palomero, Casares de las Hurdes, Casas de Don Antonio, Casas de Don Gómez, Casas de Millán, Casas de Miravete, Casas del Castañar, Casas del Monte, Casatejada kaj Casillas de Coria, kio rilatas al karaktero de feŭdismo dependigi etan vilaĝon el nobelulo, tiele almenaŭ en 3 el tiuj nomoj videblas la nomo de la nobelulo, nome Don Antonio, Don Gómez kaj Millán, dum la dependo en aliaj kazoj estas de urbo aŭ de teritorio, same tipa de feŭdismo.
Casar de Palomero | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio urbeto vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 10640 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 017 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 27 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 18′ N, 6° 15′ U (mapo)40.2949671-6.2566105Koordinatoj: 40° 18′ N, 6° 15′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 513 m [+] | ||
Areo | 37 km² (3 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Casar de Palomero [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas casareños. La censita populacio en 2008 estis de 1.353 loĝantoj.
Situo
redaktiCasar de Palomero estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierras de Granadilla, je altitudo de 513 m; je 130 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 190 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 37 km². Tiu vilaĝo enhavas la domarojn de Azabal, Rivera Oveja kaj Pedro Muñoz.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo (olivarboj kaj ĉerizarboj) kaj brutobredado (kaproj kaj ŝafoj).
Monumentoj
redaktiEn Casar de Palomero kunvivis la tri grandaj mezepokaj kulturoj (nome juda, araba kaj kristana) kaj ĉiuj konservas sian markitajn kvartalojn en la vilaĝo per indikiloj kun davida stelo, duonlumo aŭ kruco. La plej grava konstruaĵo estas la Ermitejo de la Cruz Bendita, situa sur la antikva sinagogo.
Estas ankaŭ la Preĝejo de la Sankta Spirito kaj la Preĝejo de la Inmaculada Concepción, ambaŭ de la 18a jarcento. En la kristana kvartalo troviĝas la Ermitejo del Cordero (de la Ŝafo). Ebla viziti la domon kie tranoktis la reĝo Alfonso la 13-a en sia vizito al Las Hurdes en 1922 kaj la aktualaj gereĝoj Juan Carlos kaj Sofía en 1998.
Ekde la jaro 2002 eblas viziti la Muzeo pri la Olivarbo, situa sur antikva olivmuelejo.
Eksteraj ligiloj
redaktihttp://www.pueblos-espana.org/extremadura/caceres/casar+de+palomero/ Arkivigite je 2009-06-01 per la retarkivo Wayback Machine