Margaret Armen

usona aŭtoro

Margaret Alberta Armen, naskita Margaret Alberta Sampsell (1921-2003), estis usona scenaristino kaj verkistino.

Margaret Armen
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1921 (1921-09-09)
en Vaŝingtono
Morto 10-an de novembro 2003 (2003-11-10) (82-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo scenaristo • romanisto
vdr

Ŝia patro estis kirurgodentisto servanta en la United States Navy Dental Corps (dentista servo de usona mararmeo), pro tio, ŝi kreskiĝis en Panamo kaj Azio (Filipinoj, Japanio kaj Ĉinio), kie ŝi lernis la mandarenan.

Ŝi diplomiĝis pri anglalingva literaturo ĉe la University of California, Berkeley, kaj studis kreativan verkadon ĉe University of California, Los Angeles. La 30-an de junio de 1945, ĝi geedziĝis kun Garo Armen, oficiisto de mararmeo kaj ŝanĝis sian nomon.

Ŝi laboris hejme, skribante gazetajn artikolojn kaj mallongajn rakontojn, antaŭ ol finfine komencis karieron ĉe televido verkante scenarojn por televiseriojn kiel Dick Powell's Zane Grey Theatre (1960), The Rebel (1961), Lawman (1960–62), The Tall Man (1962), The Rifleman (1960–63) kaj The Big Valley (1965–69). Ŝi ankaŭ estis verkis scenarojn al tri epizodoj de la originala Star Trek: "The Gamesters of Triskelion", "The Paradise Syndrome" (ambaŭ 1968), kaj "The Cloud Minders" (1969)

En 1970-a jardeko ŝi verkis scenarojn por du epizodoj de Star Trek: The Animated Series: "The Lorelei Signal" kaj "The Ambergris Element". Ŝi ankaŭ verkis por aliaj famaj televidserioj kiel Ironside (1973), Cannon (1975), Baretta (1977), Barnaby Jones (1977, 1978), The Six Million Dollar Man (1975), Land of the Lost (1974, 1975), The Bionic Woman (1978) kaj Jason of Star Command (1979). Ŝi verkis scenaron por televida filmo The New Daughters of Joshua Cabe (1976) por ABC Movie of the Week.

En la 1980-aj jaroj ŝi verkis por Fantasy Island (1981), Flamingo Road (1981) kaj Emerald Point N.A.S. (1983). Ŝia lasta laboro por televido estis la televidfilmo The Hanging of Father Miguel en 1984.