The Gamesters of Triskelion

"The Gamesters of Triskelion" [La Ludistoj de Triskelion] estas la deksesa epizodo de la dua sezono de Star Trek: The Original Series. Verkita fare de Margaret Armen kaj reĝisorita de Gene Nelson, ĝi estis unue elsendiĝis la 5-an de januaro 1968.

The Gamesters of Triskelion
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio
Originala titolo The Gamesters of Triskelion
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 5 jan. 1968
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Gene Nelson • Gene Roddenberry • Jeffrey Jacob Abrams
Scenaro Margaret Armen
Filmita en Paramount Stage 31
Loko de rakonto Triskelion
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • James Doohan • Nichelle Nichols • Walter Koenig • Angelique Pettyjohn • Bill Blackburn
IMDb
vdr

En tio epizodo aperas unue la fama frazo "Scotty, beam us up" [Scotty levigu nin] ofte miscitita kiel "Beam me up, Scotty" [Levigu min, Scotty] kaj tiel registrita en anglalingva The Oxford Dictionary of Quotations .[1]

Intrigo redakti

La USS Enterprise (NCC-1701) estas en rutina inspektado de senmova kosmastacio ĉe Gamma II. Kapitano James T. Kirk, Oficisto de Komunikadoj Lt. Uhura kaj piloto Pavel Chekov provas transporton, sed malaperas antaŭ la sistemo estas aktivigita. Observante neniujn signojn de vivo el la stacidomo, Komandanto Spock ordigas sistemon serĉon pri siaj mankantaj membroj. Neniu rimedo troviĝas, sed Spock malkaŝas malfortan ionan vojon, kaj ordigas la kosmoŝipon sekvi ĝin malgraŭ la protestoj de Ĉefkuracisto Leonard McCoy, kaj Ĝenerala Inĝeniero Montgomery Scott.

Dume, Kirk, Uhura, kaj Chekov troviĝas kiel gladiatoroj en stranga planedo. Ili estas atakitaj de kvar humanoidoj kaj defendas sin dum kelka tempo, sed fine estas submetitaj. Humanoido nomiĝas sin Galt (Joseph Ruskin), Majstro Supera de Triskelion, informas ke la tri ili devas esti trejnitaj por partopreni ludojn por amuzi siajn mastrojn, la Provizantojn. Ĉiu havas "kolumon de obeemo", kiu agas kiam ili malobeas la ordonojn de la Majstro Supera. Uhura, Chekov, kaj Kirk estas atribuitaj al individuaj "superuloj de trupoj": Lars (Steve Sandor), Tamoon (Jane Ross), kaj Shahna (Angelique Pettyjohn), respektive; Uhura kaj Chekov ne akompanas komforte kun siaj instruistoj, sed Kirk evoluigas rilaton kun Shahna. Post periodo de trejnado, la Provizantoj aŭkcias la kosmonaŭtojn.

Dum kurado inter malnovaj ruinoj ekster la arena komplekso, Kirk provas akiri informon pri la Provizantoj de Shahna, sed ŝia kolumo estas aktivigita kiam ŝi komencas paroli tro libere. Kirk protestas, ke li devus esti punita, kaj kiam ili revenas al siaj ĉeloj, Shahna esprimas sian estimon pri tio. Kiam ŝi movas sin por brakumi lin, Kirk frapas kaj senkonsciigas ŝin, kaj uzas ŝian ŝlosilon liberigi sin, Uhura'n, kaj Chekov'on, sed ili estas haltigitaj de Galt.

La Enterprise sekvas la ionan vojon, ĝis la planedo. Dum Spock kaj McCoy pretas savi siajn kunulojn, la voĉo de Provizanto Unu avertas ilin ne fari la provon. La voĉo de Kirk ankaŭ estas aŭdata, kaj li klarigas. Kirk tiam defias ke la Provizantoj montru sin, la Provizantoj malkaŝas esti tri senkorpaj cerboj. Kirk proponas al ili veton: li kaj siaj du oficiroj batalos egalan nombron da gladiatoroj. Se Kirk kaj lia partio venkos, la Provizantoj liberigos ilin, rezignos siajn ludojn, kaj instruos al la batalistoj regi sin mem. Se ili perdos, la tuta anaro de Enterprise fariĝos sklavoj. La Provizantoj konsentas, sed stipulas, ke Kirk devas batali tri gladiatorojn sola.

La matĉo rapide estas aranĝita kaj Kirk povas venki du kontraŭulojn. Galt sendas Shahna'n. Kirk sukcesas submeti ŝin, kaj ŝi kapitulaciĝas. La Provizantoj deklaras, ke Kirk gajnis la veton kaj malŝlosas la kolumojn. Shahna esprimas la deziron sekvi Kirk al la steloj, sed li respondas, ke ŝi kaj la aliaj devas unue lerni vivi en libereco.

Influo redakti

La duelo estis parodita en la epizodo de the Simpsons "Deep Space Homer", en kiu spertaj sciencistoj de NASA vetas kiel Homer Simpson luktas en areno.

La parolado de Kirk al Shahna pri amo estis referencita en la televidserio South Park en epizodo "Hooked on Monkey Fonics".

La fikcia mono Quatloos, kiu aperas en la epizodo, Estas tre referencita en la fandomoj rilataj kun Star Trek kaj en aliaj kuntekstoj [2][3].

Kritikoj redakti

En libro Batman Unmasked: Analyzing a Cultural Icon (2013) estas komparata al "Green Ice/Deep Freeze" epizodo de Batman.[4] "The Gamesters of Triskelion" ankaŭ estas citita de libro Modern Amazons: Warrior Women on Screen (2006) pro la rolulo Shahna vestita per "tradicia Amazona vestaro" kaj la epizodo donita kiel ekzemplo de ina dominado. La aŭtoroj ankaŭ rimarkas, ke la epizodo estis unu el la malmultaj epizodoj de Star Trek klasikaj verkitaj de virino (17 el ĝiaj 79 epizodoj estis verkitaj aŭ scenaritaj fare de virinoj) kaj ke Margaret Armen estis " veterano" de spetakloj kun fortaj virinoj kiel 'Wonder Woman kaj The Big Valley" [5]

Temoj pri religio kaj filozofio en ĉi tiu epizodo estas diskutitaj en la detala kritiko de Robert Asa. Asa notas, ke preskaŭdiaj figuroj en epizodoj de Star Trek, kiel "The Gamesters of Triskelion", estas "konstante seniluziigaj, dekadencaj kaj/aŭ danĝeraj" kaj ke specife la Provizantoj de Triskelion uzas "humanojn kiel ludojn por persona amuzo".[6]

La epizodo "The Gamesters of Triskelion" estas citita de usona literatura kritikisto Paul A. Cantor kiel ekzemplo de 'la fino de la historio'. En piednoto al lia laboro de 2001, Cantor desegnas paralelajn inter ĉi tiu epizodo kaj Hegelian-filozofio, aludante al la antaŭdiro de Alexandre Kojève pri ludado kaj finante ke Kirk remetas Triskelion'on "en la historion" [7].

Referencoj redakti

  1. (1999) The Oxford Dictionary of Quotations. Oxford University Press. ISBN 9780198601739.
  2. Get your Trek on, Seattle Times, September 7, 2006
  3. US feds subpoena names of anonymous web commenters, The Register, 17th June 2009
  4. Brooker, Will. (2013) “Chapter 3: 1961-1969: Pop and Camp”, Batman Unmasked: Analyzing a Cultural Icon. Bloomsbury Publishing USA, p. 208–209. ISBN 9781623567521.
  5. Mainon, Dominique. (2006) “Chapter 7: Where No Man Has Gone Before”, Modern Amazons: Warrior Women on Screen. Hal Leonard Corporation, p. 169–170. ISBN 9780879103279.
  6. Asa, Robert. (1999) “Chapter 3: Classic Star Trek and the Death of God - A Case Study of "Who Mourns for Adonais?"”, Star Trek and Sacred Ground: Explorations of Star Trek, Religion, and American Culture. SUNY Press, p. 45, 54. ISBN 9780791443330.
  7. Cantor, Paul A.. (2001) “Chapter 2: Shakespeare in the Original Klingon: Star Trek and the End of History”, Faith, Reason, and Political Life Today. Lexington Books, p. 27, 33. ISBN 9780739154960.