Steve Sandor

usona aktoro

Steve SANDOR (1937- 2017) estis usona aktoro.

Steve Sandor
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1937 (1937-10-27)
en Picburgo
Morto 5-an de aprilo 2017 (2017-04-05) (79-jaraĝa)
en Lasvegaso
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li militservis kiel milita policisto ĉe usona aerarmeo.

Sandor komencis sian aktoran karieron en kino per Rough Night in Jericho en 1967 kaj en televido per Star Trek en sekva jaro. Li daŭrigis ĝin per kinfilmoj If He Hollers, Let Him Go!, The Bridge at Remagen kaj Hell's Angels '69 kaj per televidserio Gunsmoke.

Dum la 1970-aj jaroj li partoprenis televidaĵojn kiel The Name of the Game, The Virginian, Alias Smith and Jones, Cannon, The Rookies, Barnaby Jones, Ironside, The Manhunter, Petrocelli, Matt Helm, Starsky and Hutch, The Six Million Dollar Man, Baretta kaj Charlie's Angels krom kinfilmojn One More Train to Rob, The No Mercy Man, Bonnie's Kids, ktp.

En la 1980-aj kaj la 1990-aj jaroj Sandor aktoris en televidaĵoj kiel Three's Company, CHiPs, The Dukes of Hazzard, Fantasy Island, T.J. Hooker, The Yellow Rose, The A-Team, The Fall Guy, Hardcastle and McCormick, Knight Rider, Lady Blue kaj Superman voĉe kaj ankaŭ en kinfilmoj The Ninth Configuration, Fire and Ice, Stryker kaj The Platinum Triangle, inter aliaj.