Margit Gombaszögi
Margit Gombaszögi [gombasogi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gombaszögi Margit estis hungara aktoro, operetkantisto. Ŝia nomvarianto estis Gombaszögi Mária Magdolna. Ŝiaj fratinoj estis Frida Gombaszögi, Ella Gombaszögi kaj Irén Gombaszögi (ĉiuj aktoroj).
Margit Gombaszögi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Grün Mária Magdolna |
Naskiĝo | 19-an de majo 1880 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | 12-an de novembro 1925 (45-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)oj | Ella Gombaszögi, Frida Gombaszögi kaj Irén Gombaszögi |
Okupo | |
Okupo | kantisto aktoro |
Margit Gombaszögi [1] naskiĝis la 19-an de majo 1880 en Budapeŝto, ŝi mortis la 12-an de novembro 1925 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiMargit Gombaszögi devenis el juda familio. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Népszínház, kie komence ŝi estis ĥorano. Ekde 1897 ŝi havis rolojn en Teatro Magyar. En 1908 ŝi edziniĝis, poste ŝi plene retiriĝis. Ŝi aĝis nur 44, kiam ŝi mortis.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Sidney Jones: Gejŝoj - Molly (ĉefrolo)
- Abraham Goldfaden: Ŝulamit - titolrolo
- The Belle of New York - Marjorie May
- Antony Mars-Maurice Hennequin-Victor Roger: A bibliás asszony (opereto)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2009-07-18 per la retarkivo Wayback Machine