Abraham Goldfaden

Abraham GOLDFADEN (hebree kaj jide: אברהם גולדפדן, Avrum Goldnfoden, germane Abraham Goldfaden ("Abrahamo Orfadeno"), ankaŭ Avram Goldfaden kaj Abraham ben Ĥajim Lippe Goldfaden, ruse Абрам Гольдфаден, naskiĝinta la 24-an de julio 1840 en Starokostjantijniv, nuna Ukrainio, tiam en la juda setla zono de la Rusia Imperio; mortis la 9-an de januaro 1908 en Novjorko) estis juda verkisto kaj komponisto, kiu kreis tekstojn kaj en la hebrea kaj en la jida lingvoj.

Abraham Goldfaden
Abraham Goldfaden.png
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1840 (1840-07-24)
en Starokostjantijniv, Volhynian Governorate, Flag of Russia.svg Rusia Imperio
Morto 9-an de januaro 1908 (1908-01-09) (67-jara)
en Novjorko
Lingvoj hebreajida [#]
Ŝtataneco Rusia ImperioReĝlando de Rumanio [#]
Profesio
Okupo dramaturgo • libretisto • tradukisto • poeto • verkistokomponisto [#]
Verkado
Verkoj David at War [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li konsideriĝas la fondinto de la moderna, profesieca jida teatro, por kiu li aktivis kiel aŭtoro, aktoro, reĝisoro, dekoristo kaj direktoro. Lian edukon forte influis lia instruisto Abraham Ber Gottlober, kiu mem estis elstara verkisto kaj en la hebrea kaj en la jida lingvoj.

VivoRedakti

En sia naskiĝloko Goldfaden ne nur ricevis profundan edukon pri la Talmudo kaj la hebrea lingvo, sed ankaŭ lernis la rusan kaj germanan lingvojn kaj pliajn ne-judismajn lernejajn fakojn.

Por eviti la devigan militservon en la armeo de la Rusia Imperio, li en aĝo de 15 jaroj sendiĝis al ŝtata lernejo, kaj la juda verkisto Abraham Ber Gottlober (1810–1899) iĝis lia instruisto.

La sukcesa finekzameno de tiu lernejo en 1857 ebligis al li akceptiĝi kiel studanto en la rabena seminario en Ĵitomir, en kiu edukiĝis rabenoj, judaj instruistoj kaj judaj oficistoj por la ŝtata oficista servo de la Rusia Imperio. En 1866 li diplomiĝis. Gottlober kaj pliaj subtenantoj de la movado Haskala de juda klerismo kuraĝigis lin verki hebrelingvajn lirikaĵojn, kiujn li unuafoje publikigis en 1862 en la ĵurnalo Hamelits. Post fino de sia studo en 1866 li estis ŝtata instruisto unue en Simferopolo, poste en Odeso.

En 1865 Goldfaden publikigis unuan kolekton de siaj hebreaj kantoj, kaj en la posta jaro sekvis unua kolekto de jidaj kantoj sub la titolo Dos Jüdele ("la judeto"). En 1875 li teamiĝis kun samklasano, Isaak Joel Linetski (1839–1915), kiu tradukis la interreligian dramon "Natan la saĝulo", "Nathan der Weise" de Gotthold Ephraim Lessing el la germana en la jidan, kaj kun li en Lvivo publikigis humuran ĵurnalon de la titolo Der alter Jisrolik, kiu tamen nur vivis mallongan tempon. En 1876 en Ĉernivco same sendukcese eldonis la germanlingvan gazeton Bukowinaer Israelitische Volksblatt ("Bukovina Isaelida Popola Folio").

 
busto de Avram Goldfaden proksime de la Nacia Teatro de Iaşi

Sekve Goldfaden translokiĝis al Rumanio, kie la renkontis la grupon Broder-Sänger (kantistoj ĉirkaŭ la gvidanto Berl Broder), grupiĝo de migrantaj judaj kantistoj, kiuj helpe de tre simpla sceneja dekoro de nur unu tablo kaj du kandeloj en vinkeloj kaj bierĝardenoj prezentis jidajn kantojn. Por iuj de tiuj kantistoj li verkis mallongajn prozajn dialogojn kadre de drama scenaro, kaj tiel en oktobro 1876 ekestis la unuaj scenejaj prezentoj de teatraĵoj en la jida lingvo. Post la granda sukceso de tiuj scenejaj prezentoj en la urbo Iași, al kiu kontribuis la rusa-turka milito kaj la sekve pli granda ĉeesto de dumvojaj eksterlandanoj en la ĉefurbo de Rumanio, Goldfaden engaĝigis aldonajn aktorojn kaj ampleksigis siajn turneojn ĝis Bukaresto kaj Odeso. La sukceso pligrandiĝis kaj kaŭzis la fondon de pliaj jidaj teatraj grupoj.

Post la milito Goldfaden en 1879 revenis al la Rusia Imperio, konatiĝis kun Mendale Lilienblum kaj kun aliaj jidaj verkistoj, kaj kun granda sukceso en Odeso, Ĥarkivo, Minsko, Moskvo, Sankt-Peterburgo kaj aliaj urboj realigis jidajn teatraĵojn.

La 14-an de septembro 1883 la registaro de la Rusia Imperio pro timo de tiu nova amaskomunikilo, sed ankaŭ pro premo de ortodoksaj judoj, malpermesis teatraĵojn en la jida lingvo. Sekve multaj aŭtoroj kaj aktoroj elmigris al okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko: inter alie en Parizo, Londono kaj Novjorko fondiĝis jidaj teatroj. Goldfaden en Varsovio klopodis realigi la surscenigon de teatraĵoj en la germana lingvo, sed la sukceso estis tre modesta, kaj tial li en 1887 elmigris al norda Ameriko. En 1887 li vivis en Novjorko, iom iom da tempo estis eldonist de la german- kaj jidlinga publikaĵo Jiddische Illustrierte Zeitung ("jida ilustrita gazeto"), sensukcese en 1890 revenis al Eŭropo, tie povis daŭrigi siajn antaŭajn sukcesojn kaj gvidis scenejajn prezentojn de siaj teatraĵoj en Londono, Parizo, Lvivo[1], Vieno kaj Bukaresto.

En 1903 li revenis al Usono kaj la lastajn kvin jarojn de sia vivo loĝis en Novjorko. La lastan fazon de sia vivo li draste malriĉis, tiel ke li bezonis monhelpojn kaj ekzemple la 10-an de januaro 1900 petis la membrojn de la aga komitato de la cionista gvidantaro en Vieno organizi monkolekton favore al li.

Arta signifoRedakti

 
tekstaro de la teatraĵo Bar Koĥba (1883)

La unuaj teatraĵoj de Goldfaden havis forte satirajn trajtojn. Ekzemplo de tiu epoko estas la verkaĵo Der Fanatik oder di cvej Kuni Lemels („la fanatikulo aŭ la du nelertuloj“) de 1880, adaptaĵo de la satira komedio Les précieuses ridicules ("la ridindaj valoraĵoj") de Molière.

En la 1880-aj jaroj, impresita per la pogromoj de la jaro 1881 sekve de la atenco kontraŭ caro Aleksandro la 2-a, liaj teatraĵoj iĝis pli dramecaj. La teatraĵo Bar Koĥba (1883), kiu priskribas la lastan sensukcesan judan ribelon kontraŭ la romianoj (de 132 ĝis 135 de nia erao), varbas favore al la burĝonanta cionismo.

Post la morto de Theodor Herzl en 1904 Goldfaden verkis sian lastan teatraĵon Ben Ami („filo de mia popolo“), kiu havis sian scenejan premierojn malmultajn tagojn antaŭ la morto de Goldfaden. Temas grandparte pri adapto de la cionisma romano Daniel Deronda de George Eliot, kies scenaro tamen estas translokigata al Odeso: la angla aristokrato, kiu admiras la judan popolon skuitan per pogromoj, en la verkaĵo de Goldfaden iĝas rusa barono.

Kvankam li mem ne ludis muzikan instrumenton kaj nek sciis legi nek skribi muzikajn notojn, li mem provizis multajn el siaj poemoj per melodioj, el inter kiuj kelkaj restis popularaj – ekzemple la lulila kanto Rosinkes mit Mandlen, "sekvinberoj kun migdaloj", vidu la eksteran ligilon sube).

Goldfaden verkis pli ol 60 teatraĵojn, kiuj ne ĉiuj publikiĝis kaj laŭ kritikistoj havis parte altan, parte nur de malaltan literaturan valoron. Sed ili tra generacioj de juda teatra vivo flegiĝis kaj iĝis parto de la konstanta kolekto de scenejaj verkoj de la teatro en jida lingvo.

VerkaĵojRedakti

Kun konata jaro de kreiĝoRedakti

  • Cicim upraĥim. 1865, 2-a eldono Krakovo 1897 (lia unua volumo de judaj kanto).
  • Dos Jüdele (jide: "la judeto"). 1866, 2-a eldono 1891 (kolekto de dudek du jidaj kantoj, kiujn li dediĉis al sia patrino)
  • Die Jidene. 1869 (plia kolekto de jidaj kantoj).
  • Der alter Jisrolik. 1875 (mallongviva humura gazeto).
  • ŜmendrikDi komiŝe Ĥaseneh. 1877 (satira unuakta teatraĵo pri la vivo en tipa juda getto, kies ĉefa rolo estis aparte adaptita al la aktoro Sigmund Mogulescu).
  • שני קוני למל, Der Fanatik oder di cvej Kuni Lemels, 1880 („la fanatikulo aŭ la du nelertuloj“).
  • בר כוכבא, Bar Koĥba, oder di letsten Tage fon Jerusalem ("Bar Koĥba, aŭ la lastaj tagoj de Jerusalemo"). Melodramo en 4 aktoj kaj 14 scenejaj bildoj. Varsovio 1883 (tutmonde multfoje sukcese sceneje prezentita)
  • דער צענט קאָממאַנדמענט, Der zent Kammandment (la deka ordono). Sorĉa fabelo en 5 aktoj, 10 transformiĝoj kaj 28 scenejaj bildoj. Novjorko 1887 (tutmonde multfoje sukcese sceneje prezentita).
  • Di kapricne Kalemojd oder Kapcenzon unt Hungerman, melodramo en 4 aktoj kaj 5 scenejaj bildoj. Varsovio 1887 (tutmonde multfoje sukcese sceneje prezentita).
  • דאָקטאָר אַלמאַסאַדאַ, Dr. Almossado, oder di Juden in Palermo ("d-ro Almossado aŭ la judoj de Palermo"), teatraĵo en kvin aktoj, Varsovio 1888.
  • ית‎שולמ, Ŝulamith, oder Basjeruŝolajim ("Ŝulamith aŭ filino de Jerusalemo"). Melodrampo en 4 aktoj kaj 15 scenejaj bildoj. Lvivo 1889.
  • מלך אַהאַסוערוס אָדער מלכה אסתר ("reĝo Ahasveros aŭ reĝino Ester. Biblia opereto en 5 aktoj kaj 15 scenejaj bildoj. Lvivo 1890 (tutmonde multfoje sukcese sceneje prezentita).
  • Di komiŝe Ĥasene. Komedio en 3 aktoj. Varsovio 1890 (tutmonde multfoje sukcese sceneje prezentita).
  • Moŝiaĥs Cajtn (jide, La mesia epoko). Opereto en 6 aktoj kaj 30 scenejaj bildoj. Krakovo 1891 (tutmonde multfoje sukcese sceneje prezentita. Cionisma teatraĵo: La mesia epoko laŭ ĝi nek komenciĝos en Rusio nek en Ameriko, sed sole en Palestino).
  • רבי יאָזעלמאַן Rebbe Joselman oder di G'seres fon Elsass. Historia opereto en 5 aktoj kaj 23 scenejaj bildoj, premiero en Lvivo/Lvovo/Lvivoo en 1894 aŭ 1895.
  • דער קרבן פון יצחק אָדער דער צעשטערונג פון סדום און גאָמאָרראַה (jide, "la ofero de Isaako aŭ la detruo de Sodomo kaj Gomoro"), opereto en kvar aktoj kaj 40 scenejaj bildoj. Krakovo 1897 (tutmonde multfoje sukcese sceneje prezentita).
  • בן אמי, Ben Ami („filo de mia popolo“), verkita post 1904, sceneja premiero en Novjorko 1908.

Sen konata jaro de kreiĝoRedakti

  • Al Naharoth Babel. („Ĉe la riveroj de Babilono“, kanto).
  • Asoi sugt Gott azind. (kanto).
  • Der Katarrh. (frua unuakta teatraĵo).
  • Der Lügner oder Taudrus blos. (teatraĵo).
  • Die Bobe mit 'm Einikel. (frua unuakta teatraĵo).
  • Die Holeschke. (kanto).
  • Die Kischufmacherin (teatraĵo).
  • Die Rekruten ("la eksoldatoj", frua unuakta teatraĵo).
  • Di Ŝvebaleĥ (frua unuakta teatraĵo).
  • Di ŝtume Kale ("la muta fianĉino", frua unuakta teatraĵo).
  • Rosinkes mit Mandlen ("sekvinberoj kun migdaloj", lulila kanto, vidu la eksteran ligilon sube).
  • Rothschild (dramo).
  • Verjummert, Verklugt ("priplorata, pribedaŭrata", kanto).

AntologiojRedakti

  • Nationale Gedichte in jiddischer Sprache (germane: "naciaj poemoj en jida lingvo"). Krakovo 1898.
  • Geklibene dramatiŝe verk. Tekstcugreitung un areinfir S. Bilov un A. Velednicki. Kievo 1940.

LiteraturoRedakti

  • Eisenstein: The Father of the Jewish Stage ("la patro de la juda teatro"). 1901.
  • Abraham Aron Roback: Goldfaden buĥ ("libro pri Goldfaden"). Jewish Theatre Museum, Novjorko 1926.
  • N. Ausländer kaj U. Finkel: Abraham Goldfaden. Minsko 1926.
  • Salomon Wininger: Große Jüdische National-Biographie ("granda juda nacia biografio"), volumo 2, Ĉernivco 1927.
  • Eugen Tannenbaum: Artikolo Abraham Goldfaden, en: Jüdisches Lexikon (germane: "juda leksikono"), Berlino 1927.
  • Abraham Aron Roback: The story of Yiddish literature ("la historio de jida literaturo"). Yiddish scientific institute, american branch, Novjorko 1940.
  • Leksikon fun der nayer Yidisher literatur (jide: "leksikono pri la pli nova jida literaturo"). 2-a eldono, Novjorko 1958 (kun listo de verkaĵoj).
  • Brockhaus Enzyklopädie (germane: "enciklopedio Brockhaus), volumo 7, 1969.
  • Günter Stemberger: Geschichte der jüdischen Literatur (germane: "historio de la juda literaturo"), eldonejo Beck, Munkeno 1977, ISBN 3-406-06698-4.

Eksteraj ligilojRedakti

Notoj kaj referencojRedakti

  1. tie kiel direktoro de la Juda Teatro 1894/95