Margit Ungár

biografio pri hungara advokato

Margit Ungár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Ungár Margit estis la unua hungara ina advokato (ŝi ĉiam postulis esti advokato kaj ne advokatino). Ŝi estis ankaŭ feministo.

Margit Ungár
Persona informo
Naskiĝo 1897
en Diósgyőr
Morto nekonata tempo
en nekonata loko
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo advokato
vdr

Margit Ungár[1] naskiĝis en 1897 en Diósgyőr, ŝi mortis en nekonataj loko kaj tempo.

Biografio redakti

Margit Ungár devenis el juda familio. Post la maturiĝo ŝi studis en Debrecen, poste en Szeged, ĉar jura fakultato de Reĝa Universitato de Budapeŝto akceptis nur virojn. Ŝi akiris juran diplomon en 1923, poste ŝi estis advokato-kandidato ĉe sia frato en Debrecen (aliaj advokatoj ne akceptis ŝin). Baldaŭ ŝi trovis alian advokaton por labori. Tiu advokato baldaŭ estis ŝia edzo. Ŝi akiris advokatan diplomon en universitato en 1928, poste ŝi estis advokato en Budapeŝto kune kun la edzo ĝis 1953. Dum la nazia erao (1944) ŝi devis vivi en la juda kvartalo. Inter 1953-1958 ŝi estis individua advokato, poste ŝi pensiuliĝis. Dum la fruaj 1950-aj jaroj ŝi ne estis membro de la komunistoj, sed ŝi flegis sian edzon (memoru: tiutempe 95 %-e oni estis membroj de la unusola partio). Ŝi mortis en nekonataj cirkonstancoj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • „Csábítás, jegyszegés és jog – a magyar királyi Kúria legújabb gyakorlata” (libro, kunaŭtoro, 1938)

Fontoj redakti

Referencoj redakti