Marià Jaquotot Molina
Marià Jaquotot Molina (Palma de Mallorca, 1897 - Palma de Mallorca, 1994) estis komercisto kaj esperantisto.
Marià Jaquotot Molina | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1896 en Palma de Majorko |
Morto | 30-an de novembro 1993 (97-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Eklerninte Esperanton en 1909, li aliĝis al la Esperantista Klubo Palma, IKUE kaj al UEA, kies vicdelegito li estis dum jaroj. En la Esperantista Klubo Palma li aktivis en diversaj estraroj, kiel ano, sekretario kaj vicprezidanto. Li estis membro de la organiza komitato de la kongreso de Kataluna Esperantista Federacio en Palma (1925).
Li neniam forlasis la Esperanto-movadon, sed, timigite de la faŝisma subpremado, li ne emis montri sian ligon al ĝi. Tamen en la 1960-aj jaroj li klopodis, kune kun aliaj transvivintoj de la movado antaŭ la enlanda milito, restarigi ĝin.
Fonto redakti
- Margais, Xavier. El moviment esperantista a Mallorca (1898-1938). Edicions Documenta Balear, 2002. ISBN 84-95694-29-8. [p. 258]