Maria Rosa COCCIA (la 4-an de januaro 1759, Romonovembro 1833) estis itala komponistino, instruisto, kaj klavicenisto

Maria Rosa Coccia
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1759 (1759-01-04)
en Romo
Morto 20-an de novembro 1833 (1833-11-20) (74-jaraĝa)
en Romo
Okupo
Okupo komponisto • muzikologo • klavicenisto
vdr

Vivo redakti

Kvankam origine de ne muzikista familio, tamen, ŝia escepta muzika talento estis frue rekonita; instigita kaj apogita de ŝia patro, ŝi ricevis solidan muzikan instruadon. Ŝi komencis studi kontrapunkton kun la Maestro di Cappella Sante Pesci.

Maria Rosa ofte estas komparita kun Mozart, kiu estis tri jarojn pli aĝa, kaj kiel li, ŝi estis nomata mirinfano: en la aĝo de dek-du jaroj ŝi komponis ses klavicensonatojn, en la aĝo de dek-tri ŝi komponis la oratorionDaniello nel lago dei leoni”, kiu estis preskaŭ sensacio en la tutvira mondo de la katolika eklezia muziko.

Tiu ĉi peco de Maria Rosa estis prezentita ĉe la oratorio San Felipe Neri en Romo, tiam la papa urbo-ŝtato, kie oni al virinoj eĉ malpermesis partopreni la prezentadon de oratorio, des malpli komponi ilin. Ĉi tio estas ekzemplo de kiel Maria Rosa Coccia rompis seksajn barojn frue en sia vivo.

En la sama jaro ŝi verkis la profanan kantatonoperon “La neloĝata insulo” (L'isola disabitata), surbaze de teksto de la fama tekstaŭtoro Pietro Metastasio. La prezentadoj de la teatraĵo estis granda sukceso kaj entuziasme ricevitaj kaj de la nobelaro kaj de la plebo, kiel raportas tiutempa fonto.

En 1716, la Papo Klemento la 11-a dekretis ke iu ajn praktikanta muzikon en Romo devas eniri la La Congregazione dei Musici kaj pasigi la ekzamenon por iĝi Maestro di Capella. Do, la 15 jaraĝa Maria Rosa Coccia prezentiĝis al la ekzameno kiu konsistis en verki Kanonon en la ĉeesto de kvar juĝistoj. Kiel rezulto, ŝi fariĝis la unua virino kiu trapasis la gravan ekzamenon de tiu ĉi prestiĝa Congregazione, tiel akirante la titolon de "Maestra di Cappella".

Kvin jarojn post la ekzameno en Romo, ŝi akiris la kroman titolon "Maestra pubblica di Cappella" en la Filharmonia Akademio de Bolonjo. En tiu ĉi kazo ŝi estis la dua virino kun tiu titolo post Marianne von Martinez.

Malgraŭ tiaj eminentaj rekonoj, kaj kiam ĉio indikis, ke Maria Rosa Coccia havus brilan karieron kiel komponistino, venis granda malfacilaĵo por praktiki ŝian profesion. Coccia estis publike atakata de Francesco Capalti, Maestro di Cappella en la Narni Kathedralo, kiu pridubis la ekzamenon en Romo. Li asertis ke Coccia ricevis la titolon de “Maestra” ne pro sia talento, sed nur respekte al sia sekso, kaj ke ŝia ekzameno neniam devus esti publikigita.

Tiam komenciĝis furioza argumentado, kiu daŭris plurajn jarojn, en kiu gravaj personecoj de la itala muzika scenejo emfaze flankiĝis kun Coccia. La tekstaŭtoro Metastasio, la kastrato kaj stelkantisto Farinelli, kaj la komponisto Giovanni Battista Martini renversis la argumenton dirante, ke estas pli verŝajne ke Coccia trapasis la ekzamenon, ne ĉar ŝi estis virino, sed malgraŭ tio. Michelle Mallio en ŝia defendo, por montri la validecon kaj kvaliton de ŝia laboro, publikigis biografion pri ŝi kun la titolo Elogio Storico della Signora Maria Rosa Coccia Romana.

Post 250 jaroj da anonima aŭtoreco, la vendo de libreto en aŭkcio permesis la identigon de verko de Maria Rosa Coccia: Iphigenia, kantato por kvin voĉoj kaj orkestro. Iphigenia ne respondas al la kutima speco de ĉambra kantato de la 18-a jarcento. La nombro da personoj, la granda orkestro kaj la dimensio de la verko faras ĝin multe pli granda. La nomo ‘kantato’ indikus, ke ĝi ne bezonas scenejon, kvankam ĉiuj ĝiaj muzikaj kaj tekstaj elementoj respondas al la ĝenro de opero. Candida Felici, unu el la ĉefaj fakuloj pri Coccia, argumentas, ke la malpermeso al virinoj aliri en operejoj por prezenti siajn verkojn, kondukus Coccia verki ĉi tiun tipon de ‘kantato’, kiu fakte estas opero.

Maria Rosa Coccia estis precipe lerta pri verkado de korusmuziko, sed ŝia oratoria laboro montras ŝian kapablon trakti recitativojn, ariojn, kaj orkestran skribon. Coccia estas unu el la plej gravaj italaj komponistoj de la 18-a jarcento. Ŝia escepta talento kaj persistemo igis ŝin venki la barojn kiujn la tiamaj virinoj renkontis por dediĉi sin al muziko.

Fonto redakti

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 98 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkoj redakti

Elektitaj verkaĵoj inkluzivas:

  • Ses Sonatas por klavicento
  • Daniello nel lago dei leoni, oratorio en du partoj, Romo, Chiesa Nuova, 1772, perdita
  • L'isola disabitata (P. Metastasio), 1772, perdita
  • Hic vir despiciens mundum, fugo, 4 voĉoj, Romo, 1774 (eksamenacia peco por Congregazione di S Cecilia, kaj Accademia Filarmonica, Bologna)
  • Magnificat, soprana voĉo, contralto voĉo, organo, 1774
  • Dixit Dominus, 8 voĉoj, organo, 1775 (eble estas la samo kiel Dixit Dominus, 8 voĉoj, violono, aldviolono, hobojo, fluto, korno)
  • Il trionfo d'Enea, cantata en du partoj, soprana voĉo, soprana voĉo, kontraldo voĉo, tenora voĉo, violono, aldviolono, korno, trumpeto, hobojo, contrabbasso, basso continuo, ?1779
  • Arsinoe, cantata, 4 voĉoj, orkestro, 1783
  • Confitebor, Soprana voĉo, Soprana voĉo, organo
  • ‘Qualche lagrime spargete’ de Semiramide, perdita
  • Salve Regina, 2 voĉoj, organo, n.d.
  • Veni Creator Spiritus, 4 voĉoj, organo
  • 4 psalmoj, perdita

Referencoj redakti