Kapelmajstro

(Alidirektita el Maestro di cappella)

Kapelmajstroorkestrestro estas la muzika direktisto de ĥoroorkestro. La nocion oni ofte uzas kiel sinonimo por dirigento. Nuntempe en la klasika muziko ĝi estas plejparte eksmodiĝinta, kaj oni uzas ĝin prefere ĉe blovmuzikaj ensembloj ktp., do ĉe ensembloj, kiujn oni ankoraŭ nomas muzikkapeloj.

Historio redakti

Kapelmajstro elorigine estas ne nur dirigento, sed ankaŭ komponisto kaj aranĝisto por la ensemblo, kiun li estras, kaj havas ampleksajn organizajn taskojn. Ekde la 15-a ĝis 19-a jarcentoj li estis la kreiva kapo de ĉiu plurvoĉa muzikado.

Joseph HaydnAntonio Salieri ankoraŭ estis kortegaj kapelmajstroj. Pro la profesia libero, kiu iom post iom venkis ekde ĉirkaŭ 1800, ekzistis pli kaj pli privatekonomiaj kapeloj, kiuj aktivis plejparte por danc- aŭ opereventoj. Mozart jam sin defendis kontraŭ la funkcio de kapelmajstro kiel kortega oficisto kaj restis dumvive liberprofesia. Ekde tiam ekzistas kontraŭaj komprenoj de la nocio kapelmajstro: Ĝi povas esti honortitolo, oficiale disdonata (de kortego aŭ de urbo) por oficisto aŭ dungito aŭ male simbolo por sendependa entreprenisto en la muzika vivo.

Ekde la mezo de la 18-a ĝis la mezo de la 20-a jarcento ekzistis la funkcio de teatrokapelmajstro, kiu kompetentis por la muziko de scenejaj produktadoj kaj krom la ekzercado kaj prezentado de ekzistantaj pecoj ankaŭ devis zorgi pri la daŭra novigo de la repertuaro. Adolf Müller senior ekz. verkis meze de la 19-a jarcento por pli ol 600 scenejaj produktadoj plejparte novan muzikon. Franz von Suppé devis ekzerci postulemajn operojn kaj samtempe komponi cirkomuzikon kaj poste operetojn.

En ensembloj kun arĉinstrumentoj ofte la koncertmajstro estis ankaŭ kapelmajstro (aŭ ties anstataŭanto). Tio ĉi ĉefe estis kutima en la dancmuziko. Johann Strauß (patro) kaj dum sia frua tempo ankoraŭ Johann Strauß (filo) estris kiel unuaj violonistoj dumlonge de la noktoj siajn kapelojn, simile al nuntempaj diskludistoj, kaj dumtage skribis novajn muzikaĵojn. Ĉe t.n. landlerkapeloj (Bavario, Aŭstrio) ankoraŭ nuntempe la kapelmajstro kutime estas fondinto kaj kontaktpersono de la ensemblo.

Krome ekzistis (kaj foje ankaŭ ekzistas ankoraŭ nuntempo gibt es vereinzelt auch heute noch) ankaŭ ekleziaj resp. katedralaj kapelmajstroj, armekapelmajstroj aŭ cirkokapelmajstroj. La armekapeloj ĉirkaŭ 1900 estis la plej oftaj ensembloj kaj estis mendataj ankaŭ por dancaj kaj teatraj prezentadoj. Franz Lehár ekz. komencis sian karieron kiel armekapelmajstro.

Ĉ. 1900 la profesioj de dirigento kaj de komponisto pli kaj pli disiĝis. Gustav Mahler ekz., kiu laŭ malnova tradicio estis kaj dirigento de fremdaj verkoj kaj ankaŭ komponisto kaj muziaranĝisto, kiel komponisto ne plu estis prenata por serioza. Lian muzikon kelkaj kritikistoj nomis malŝate kapelmajstromuziko.

Nuntempo redakti

En ĉiuj pli grandaj operejoj, kiuj laborigas plurajn dirigentojn, kapelmajstro eĉ nuntempe estas nomo por posteno. La unua kapelmajstro substaras la plej altrangan dirigenton, la ĝenerala muzikdirektoro, kaj ankaŭ anstataŭas lin.

Ĉe kelkaj muzikaltlernejoj kiel ekz. Altlernejo Robert Schumann je Duseldorfo ankoraŭ ekzistas la edukado al diplomita kapelmajstro. Pli fruaj memkompreneblaj taskoj de kapelmajstro kiel komponado kaj aranĝado aŭ kulturestrado transiris sur aliajn studfakojn.

En moderna dancmuziko kaj en ĵazo oni diras bandestro kiel estro de bandego.

Kapelmajstroj redakti

Inter aliaj jenaj komponistoj estis kapemajstroj: