Andrea Luchesi
Andrea LUCHESI [] (naskiĝis la 23-an de majo, 1741, mortis la 21-an de marto, 1801) estis itala komponisto kaj orgenisto de la klasika epoko.
Andrea Luchesi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de majo 1741 en Motta di Livenza |
Morto | 21-an de marto 1801 (59-jaraĝa) en Bonno |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Venecia respubliko Elektoepiskopujo Kolonjo |
Okupo | |
Okupo | orgenisto komponisto dirigento |
Luchesi naskiĝis en Motta di Livenza, Italio. Lia pli aĝa frato, pastro, instruisto kaj orgenisto, donis al li ĝeneralan kaj muzikan edukadon. Poste li loĝis en Venecio (ĉirkaŭ 1756 – 1771) kaj en Bonno, Germanio (1771 – 1801). En 1774 li fariĝis kapellmeister (kapelestro) en la kortego de la ĉefepiskopo kaj Princo-elektisto de Kolonjo en Bonno. La junaj Betoveno kaj Antonín Rejcha estis liaj lernantoj.