Esterházy (hungare kutime Eszterházy) estas nomo de malnova, grava hungara altnobelara familio.

Esterházy
Dinastio
Blazono
Blazono
dinastiofamilio
Devena nomo hungare Eszterházy
Religio Katolikismo, ekde 1601
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

De etnobelo al altnobelo redakti

 
Palatino Nikolao Esterházy, prapatro de la familio

Barono Nikolao Esterházy estis elstara, ĉar li sukcesis, per strategia kaj diplomata agado fari la hungaran etnobelan familion gvida altnobela familio. La konvertado al katolikismo kaj nepra fideleco al imperiestro de la Sankta Romia Imperio metis la fundamenton por la legenda kaj fabela supreniĝo de la familio kaj la leviĝo en la graforango.

Por la imperiestro la engaĝiĝo de la familio Esterházy estis grava milita bastiono kontraŭ la turkoj en Hungario kaj tuta Mezeŭropo. En la jaro 1687 imperiestro Leopoldo la 1-a levis grafon Paŭlo la 1-an de Esterházy en la princorangon.

Princa linio de la familio Esterházy redakti

 
Genealogia arbo de la princoj Esterházy

Ceteraĵoj redakti

Familio Esterházy estis konata pro sia kultura engaĝiĝo, ĉefe ĉar la princoj Paul la 2-a Anton kaj precipe Nikolaus la 1-a en la jaroj 1761 ĝis 1790 dungis Joseph Haydn je sia kortego. Komisiite de la princoj Haydn, fondinto de la klasikismo, kreis en pli ol 30 jaroj siajn plej gravajn verkojn. La talenton de Franz Liszt, kies patro administris la bienegojn de Esterházy, la familio malkovris kaj propagandis. Franz Schubert instruis pianoludadon al la junaj grafinoj Caroline kaj Marie.

Sennombraj arkitektoj, konstruistoj kaj aliaj artistoj servis por la familio, kiu eluzis ties diligentojn kaj talentojn por la pompo-disvolviĝo kaj tutmonde renomigis ilin. Tiel ekestis multe pli ol 60 kasteloj, pli ol 110 preĝejoj, kelkaj lernejoj kaj pensiulejoj, distribuita sur ĉiuj ŝtatoj de la iama imperiestra-reĝa monarkio.

Eksteraj ligiloj redakti