Antal Esterházy

Grafo Antal Esterházy [esterhAzi], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Esterházy Antal estis hungara militestro. Lia nobela antaŭnomo estis galánthai.

Antal Esterházy
Gróf Esterházy Antal kuruc tábornagy.jpg
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1676 (1676-02-03)
en Galanta
Morto 8-an de aŭgusto 1722 (1722-08-08) (46-jara)
en Tekirdağ
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Familio
Patro Q29419706
Patrino Katalin Thököly
Frat(in)oj József EsterházyQ29429261
Okupo
Okupo soldato
Information icon.svg
vdr
Tombo inter alie de Antal Esterházy

Antal Esterházy [1] naskiĝis la 3-an de februaro 1676. Li mortis la 8-an de aŭgusto 1722 en Osmana Imperio en Tekirdag.

BiografioRedakti

Antal Esterházy edziĝis en 1695, sed en la sekva jaro li vidviĝis, tial li denove edziĝis en 1701. Li frue aliĝis al armeo de Habsburgoj, en 1697 li atingis la rangon kapitano batalanta kontraŭ la turkoj. En 1698 li estis militkaptito. En 1703 li estis elektita departementestro. En la sama jaro komenciĝis liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a, komence li batalis kontraŭ Rákóczi. En 1704 li aliĝis al stabo de Rákóczi. Li batalis precipe en Transdanubio, foje li atingis defendajn murojn de Vieno. Antaŭ falo de la liberecbatalo li iris al Pollando. En 1717 kune kun tataroj li atakis Transilvanion, sed li malvenkis. Li fuĝis al kortumo de Rákóczi, kie li mortis pro epidemio. Li estis reentombigita en 1906 en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio).

FontojRedakti