Maria la Judino

alĥemiistino, kiu vivis inter la 1a kaj 3a jarcentoj p.K. en Aleksandrio

Maria la Judino, konata ankaŭ kiel Maria la HebreaMiriam la Profetino, estis la unua virina alkemiisto. Ŝi vivis inter la 1-a kaj la 3-a jarcento en Aleksandrio. Ŝi estas konsiderata kiel la «fondintino de la alkemio» kaj granda kontribuinto al la praktika scienco.

Maria la Judino
Persona informo
Naskiĝo 1-a ĝis 3-a jarcento
en Aleksandrio
Morto 1-a ĝis 3-a jarcento
en Aleksandrio
Lingvoj antikva greka
Okupo
Okupo arkitekto • alkemiisto • verkisto
vdr

Legendoj rilatigis ŝin kun Maria Magdala kaj kun Miriam la fratino de Moseo kaj Aarono. Zosimo de Panopoliso, de la 4-a jarcento menciis ŝin kiel prasaĝulo. Georgo Sinkelo menciis ŝin kiel instruisto de Demokrito. Tamen oni kredas ankaŭ, ke “Maria la Judino”, krom reala persono, povus esti marko uzita de unu aŭ kelkaj judaj alkemiistoj antaŭaj al Zosimo.

Al Maria oni atribuas la inventojn de kemiaj aparatoj kiel tribraka alambiko nome "tribikos", aparato por varmigo kaj vaporkolektado nome "kerotakis", kaj de kemiaj taskoj kiel la Bano Maria, dekomence fare per cindro.

Bibliografio redakti

  • Raquel Medina, Luis García, Marta Carranza,Lorenzo Sacasa, Pat Daniels, Anne Horan., ed. (1989). Misterios de lo desconocido. Secretos de los Alquimistas. ISBN 8478382321.
  • Haeffner, Mark. The Dictionary of Alchemy: From Maria Prophetissa to Isaac Newton. The Aquarian Press, London, 1991. ISBN 1-85538-085-4